Por mondo sen nuklearmiloj
Cxefaj materialoj de tiu cxi artikolo estas cxerpitaj de Datelin
Tokyo n-ro 48, Majo 1997 kun mallongigo.
Ankaw en Usono
Unu el la faktoj kiuj altiras nian atenton estas ke plimulto de la
vocxdonantoj en Vasxintono, la cxefurbo de la plej potenca nuklearmila sxtato,
subtenis vocxdonantan iniciativon de 1993 por amendi la usonan konstitucion.
La amendo-provajxo inkludis la eliminon de nuklearmiloj. Tio simbole montras
ke dum la registaro persistadas pri nukle-armiloj, gxia kontrawdiro kun la
popolo neeviteble pliigxas, ecx se la teorio de "nuklea fortimigo" sxajnas
havi radikojn inter ordinara popolo gxis hodiaw.
La rezulto de statistika esploro farita de anti-nuklearmila organizo en
Aprilo cxijare en Usono rilate al la demandoj de nuklearmiloj pruvas ankaw, ke
la nuligo de nuklearmiloj estas la postulo de la dominanta plimulto de la
popolo: 84% de la usonanoj vocxdonintaj diris, ke ili "sentus sin pli sekura,
se certus, ke neniu lando, inklude Usonon, havas nuklearmilojn"; 77% subtenis
la nuligon de cxiuj nuklearmiloj; kaj 87% de usonanoj deziras ke Usono negocu
por interkonsento elimini nuklearmiloj.
En Usono, lastatempe estas multe da aliaj movoj postuli la nuligon de
nuklearmiloj. Inter aliaj, altiras atenton la movoj de tiuj, kiuj antawe
laboris en la kerno de usona nuklea strategio.
En Decembro 1996, 60 emeritaj generaloj kaj admiraloj el 17 sxtatoj
publikigis la "Deklaron por Nukle-Armiloj." Iniciatis la alvokon Lee Butler,
eksa komandanto de la Usona Strategia Avia Komandejo, kaj Andrew Boodpaster,
eksa plejsupra alianca komandanto de NATO. La du, kune kun Robert MacNamara,
eksa usona sekretario de defendo, kaj aliaj, helpis formi la Komitaton pri
Nuklea Politiko, kies celo estas la elimino de nuklearmiloj fare de cxiuj
nacioj.
Krome, kiel membro de la "Steering Commitee of the Project on Eliminating
Weapons of Mass Destruction (Direkta Komitato de la Projekto pri Eliminado de
Armiloj de Amas-Detruado)" organizita de la Centro de Henry L. Stimson, ili
partoprenis en la pretigado de raporto titolita, "American Legacy -- Building
a Nuklear-Weapon-Free World (Usona Heredajxo -- Konstruado de Mondo sen
Nuklearmiloj)."
El lia propra okupigxo pri la ellaborado de nuklearmila strategio kaj
direktado de militaj operacioj -- la horora sperto, ke li trovis sin plej
proksime al la butono por komenci nuklemiliton, Butler diras, ke nuklea
fortimigo estis nenio krom "teologio trankviligi nian moralan angoron" pro
kreo de la krizo de nuklea ekstermo.
Atentigante la eraron de kredo pri la teorio de nuklea fortimigo malgraw la
falo de Sovetio, li emfazis, ke tiom longe kiom ni estas obsedata per nuklea
fortimigo, ni neniam povas liberigi nin de la pereo fare de nuklearmiloj, kaj
estas nenia solvo alie ol la nuligo de tiuj armiloj. Lia deklaro montras, ke
la fundamenta kontrawdiro de la teorio de nuklea fortimigo estas tiel klara,
ke gxi jam ne povas esti neita ecx de tiuj, kiuj evoluigis gxin. Nun antaw ni
estas reala perspektivo por cxirkawi kaj izoli la por-nuklearmilajn fortojn.
Urgxu la Nuligon de Nukle-Armiloj
Inter tiuj movoj, tio, kio altiras nian intereson estas la fakto, ke ecx se
la konkludo de internacia traktato ne estas rekte postulata, vocxoj kreskantas
por urgxi, ke nuklearmilaj sxtatoj komplete forlasu siajn nuklearmilajn
arsenalojn nunmomente, ne konsiderante la taskon kiel "revon" por malproksima
estonteco.
Ekzemple, la raporto "Usona Heredajxo -- Konstruado de Mondo sen
Nuklearmiloj" difinas la taskon elimini nuklearmilojn kiel "finfinan" celon
kaj listigas la efektivigon de la START II inter tujaj taskoj. Sed samtempe
gxi argumentas, "Se ni ne difinas la eliminon kiel la vojmontrilon de nia
klopodo, ni neniam povos atingi pli grandan celon," kaj alvokas por la decido
nuligi cxiujn nuklearmilojn.
Ankaw la "Deklaro pri Nuklearmiloj" de emeritaj generaloj asertas, ke tiaj
taskoj kiel granda redakto de nukleaj fortoj devas esti urgxe komencitaj,
"surbaze de la deklarita principo de... kompleta kaj nerevokebla elimino de
nuklearmiloj."
La raporto publikigita en somero 1996 fare de la Komisiono Camberra pri la
Elimino de Nukle-Armiloj, konsilantaro de la awstralia registaro atentigis, ke
"La unua postulo estas ke kvin nuklearmilaj sxtatoj devigu sin nedubasence
elimini la nuklearmilojn kaj konsentu tuj komenci laboron je la praktikaj
pasxoj kaj negocadon necesan por gxia efektivigxo."
Por efektivigi la nuligon de nuklearmiloj, estas sendube gravege kontrakti
internacian traktaton malpermesantan la ekspluaton, produktadon, teston,
posedon, lokigon kaj uzon de tiuj armiloj. En la Gxenerala Asembleo de U.N. en
Decembro 1996, kvar rezolucion postulantan la nuligon ene de difinita
tempo-kadro estis adoptita fare de la dominanta plimulto, du el tiuj, kiuj
postulis la komencon de negocojn pri la nuligo de nuklearmiloj ene de 1997.
Tamen, dum ne-aliancaj landoj forte postulis la komencon de la negocadon
cxe la Konferenco pri Malarmado en Gxenevo, Usono rifuzis ecx inkludi la
taskon en la konferenca tagordo, dirante, ke nuklearmila malarmado estas
demando diskutinda inter nuklearmilaj sxtatoj.
Sub la cirkonstancoj, estas signifoplene, ke ni formas largxtavolan
kunlaboron kaj komunan klopodon inter popolo pri la tasko urgxi la
nuklepotencojn nuligi nuklearmilojn, trans la diferenco de opinioj rilate al
tio, kiam kaj kiel la nuliga traktato estu pretigota aw kiel nuklemalarmado
iru efektive.
Defie al la publika opinio postulanta nuligon de nuklearmiloj, kiu
lastatempe ekhavis impeton, la registaro de Usono, rifuzante akcepti gxin kaj
gardante sian tenigxon kontraw gxi, ripete emfazas sian klopodon por
malarmado, aw argumentas, ke la "firmaj" pasxoj por nuklearmila malarmado
prenataj de Usono estas la sola vojo al sennuklearmila mondo.
Aludante la deklaron de emeritaj generaloj pri nuklearmiloj, publikajxo de
la porjxurnala sekretario de la White House la 4-an de Decembro, 1996, emfazis
la usonajn klopodojn por la efektivigo de la START (Traktato por Redukti
Strategiajn Armilojn) I, ratifiko de la START II kaj subskribo de la CTBT
(Traktato por Cxioninkluda Testo-Malpermeso), kaj asertis, ke gxia deziro por
nuklearmila malarmado estas sama kiel tiu de la emeritaj generaloj.
Citante la deklarojn de la generaloj, kiu advokatas "atenteman procedon al
plua redukto kaj finfina elimino de nuklearmilaj dangxeroj," la porjxurnala
sekretario emfazis, ke Prezidanto Clinton, en sia parolo cxe Gxenerala
Asembleo de U.N. en Septembro 1996 diris, ke li "antawenvidas la novan
centjaron en kiu la roloj kaj riskoj de nuklearmiloj povos esti plu
reduktotaj, kaj finfine eliminotaj." Kaj la porparolanto diris, "Multaj el
iliaj rekomendoj estas konformaj kaj helpaj al administraciaj politikoj."
La publikajxo de la porjxurnala sekretario de la White House, tamen,
samtempe emfazis, ke "Usono tenos plu strategiajn nukleajn fortojn suficxajn
por fortimigi ian ajn gvidantojn de malamikaj landoj alirantaj al strategiaj
nuklefortoj, por ke ili ne agu kontraw niaj gravegaj interesoj kaj
konvinkigxu, ke estas vane sercxi nuklearmilan avantagxon." Gxi ankaw diris,
ke "ni ne kredas ke ... plua limigo al nia nukle-manifesta politiko estas je
nia intereso pri sekureco."
Tio estas nenio alia ol deklari sian intencon havadi nuklearmilojn por
cxiam, kaj aserti, ke enorma arsenalo de nuklefortoj necesegas por sia propra
intereso. Usono tamen ne havas povon imagi, ke aliaj landoj ankaw povus havi
similan intencon.
Kvankam ambaw parolas pri la "finfina elimino de nuklearmiloj," trovigxas
grandega diferenco inter la du. Unu postulas la tujan decidon atingi tiun
golon kun celo fine elimini ilin, dum alia uzas la argumenton kasxi sian
intencon eterne havadi ilin.
Ambicio por Hegemonio Surbaze deNukle-Armiloj
La usona strategio de "monda gxendarmo", devas esti severe kritikata, cxar
tio estas evidenta manifesto de hegemoniismo. Rigardante sin kiel la "solan
tergloban superpotencon" kun donita rajto de interveno en cxiun konflikton en
la mondo, Usono akceptas seneksplike, ke gi devas trudi sankcion/punon al
registaroj, senkonsidere pri ilia propra konvinkigxo, pretekste de "prevento
de regionaj konfliktoj" aw "ne dismultigo de nuklearmiloj." Tiu cxi sinteno de
hegemoniisto Usono regi kaj timigi la mondon subtenate de sia enorma milita
povo kun nuklearmiloj kiel kerno farigxis ecx pli okulfrapa. Prezidento
Clinton ripetas, "Usono staras sola kiel la necesega (indispensable) nacio en
la mondo" (Inawgura Prelego) aw "ni devas forte movigxi kontraw novaj minacoj
al nia sekureco", kaj donas specialajn emfazojn al la konfrontado al la
"minacoj el kanajlaj sxtatoj." Sed ecx el la debato ene de Usono klare
videbligas, kiel senbaza estas la usona strategio.
En awskultado de la Senata Komitato pri Armea Servo "pri nuna kaj estonta
naci-sekureca minaco al Usono" en Februaro 1997, anstatawa direktoro de la CIA
(Centra Spiona Agentejo) George Tenet aludis al listo de "defiantoj" al Usono
kaj citis grandnombrajn landojn, inklude de Rusio, Cxinio, Nord-Koreio, Irano,
Irako kaj aliaj, kiel dangxeron de terorismo, dismultigo de armiloj de
amasdetruado kaj eksplodo de konfliktoj, instigante unu el la senatanoj
demandi, "Kiu el ili estas la plej granda minaco?"
Ankaw cxi tie klare estas montrita la usona sinteno interveni en cxiujn
problemojn kaj konfliktojn en la mondo, rigardante ilin kiel minacojn al si.
Efektive, lastjare Usono komencis armitan intervenon en la internan problemon
de Irako, kaj ricevis fortan internacian kritikon. Cxiuj cxi klare montras, ke
usona teorio de "minacoj de kanajlaj sxtatoj" estas ege dangxera strategio de
nuda hegemoniismo.
Kio gravas en tiu cxi situacio estas ke sub tia arangxo, pluaj strategioj
estas senkasxe akcelataj por la uzo aw minaco de uzo de nuklearmiloj ecx al
ne-nuklearmilaj sxtatoj.
Sekvante la lastjaran malkovrigxon de usona preparado por nukle-atako
kontraw libia subtera kemi-armila produktejo, estis raportite, ke Usono
lokigis novtipajn nuklearmilojn povantajn detrui armilejojn lokigitajn
profunde subtere.
En Aprilo, la usona registaro publikigis planon fari subkritajn
nukle-testojn en Junio kaj awtuno, kiuj ne kawzos nukle-eksplodojn. Gxi citas
sekvantajn tri celojn de la testoj: (1) efektivigo de la plano bonteni sian
nukle-fortojn sub la CTBT; (2) bontenado de teknologio disvolvi nuklearmilojn;
kaj (3) bontenado de povo rekomenci eksplodo-testojn. Estas atentigata ankaw,
ke ultra-mini-nuklearmiloj estas disvolvata por reagi al "regionaj minacoj."
Generalo Butler, kiu antawe laboris en la fronto de strategio de
nuklearmila fortimigo, kritikis tiun cxi movon, dirante, ke tio estas provo
alkrocxigxi al nuklearmiloj "invitante per magiaj vortoj mondon, kiu spiralas
al kaoso, kaj mikskuirante minacojn, kiuj, law ilia aserto, estas
malinstigeblaj aw forigeblaj nur per la ekzisto au apliko de nuklearmiloj." La
dangxero kaj malracieco de por-nuklearmila politiko de Usono estas nun draste
kvitigenda.
Sincekvaj skandaloj en Japanio
Lastatempe en Japanio sinsekvas grandskalaj skandaloj inter
burokratoj, bankistoj au entreprenistoj. Jen estas unu el
ekzemplaj.
Malbelaj Ligoj inter Nomura, Dai-Icxi Kangjoo kaj `Sookaija'
Ekzistas malbelaj rilatoj inter Asekura Kompanio Nomura kaj Banko
Daiicxi-Kangjoo kaj sookaija (=gangstero, kiu eltrudas monon el
kompanio, minacante per problemfaro en la gxenerala asempleo de akciuloj)
La Bugxeta Komitato de la Cxambro de Konsilistoj de la Parlamento esploris
la skandalon de Nomura la 28-an de Majo, kaj malkasxis la realan bildon de la
cxefa asekura kompanio kaj elstara banko, ke ili favore akceptas la subterajn
fortojn de sookaija.
Longa kaj Konstanta Favoro al Subteraj Fortoj
SAKAMAKI Hideo, eksa prezidanto de Asekura Kompanio Nomura konfesis, ke li
havis renkontigxon kun KOIKE Rjuuicxi, arestita, en 1992 tuj antaw la
gxenerala asembleo de akciuloj. Koike estas reprezentanto de Sookaija-grupo,
kaj la polico esploris la suspekton kaj trovis, ke Nomura donis al li
malbelajn profitojn pere de kompanio entreprenata fare de lia frato.
Pridemandite, Sakamaki konfesis, ke li renkontis ankaw "aliajn du aw tri"
Sookaija krom Koike. Tiu cxi konfeso montris, ke la rilatoj inter Nomura kaj
subteraj fortoj estis ekzistantaj je organiza bazo de la asekura kompanio.
Banko Daiicxi-Kangjoo (BDK) tiom multe financis kompanion poseditan de
frato de Koike, kiom cx. 30 miliardoj da enoj, kaj tiu cxi mono estis efektive
uzita de Koike por acxeti akciojn de Nomura. Demandite, cxu BDK ludis la
parton de financa kulisulo (- kuromaku) en la skandalo de Nomura, KONDOO
Kacuhiko, estro de BDK, konfesis, ke estas tiel praktike. Li ankaw konfesis,
ke BDK havas profundajn konektojn kun eksa potenca parazito, kiu prezentis
Koike al la banko.
La abnorma praktiko de Nomura kaj BDK doni profiton al la subteraj fortoj,
kaj per tio damagxi la interesojn de la ordinaraj investantoj kaj deponantoj,
estis profunde establita kaj dawrigata dum longa periodo. Por elimini la
establitan strukturon de maljusto en la asekura kaj banka industrio, gxisfunda
esplorado en la kawzo de iliaj fi-kasxaj ligoj kun la subteraj fortoj kaj kial
siaj konekligoj estis tenataj tiel longe.
Sed la pintaj administratoroj de Nomura kaj BDK rifuzis malkasxi la
sxlosilajn punktojn de la skandalo, kaj faris nur formalajn "ekskuzojn". (Nun
dawras polica esplorado)
Nomura komencis en 1993 doni maljustajn profitojn al Koike, unu jaron post
kiam eksa prezidanto Sakamaki renkontis lin antaw ol gxenerala asembleo de
akciuloj de Nomura. Sed Sakamaki rifuzis konfesi, ke la celo de sia
renkontigxo kun Koike estis peti lin kunlabori por "fini la gxeneralan
asembleon senbrue".Tio signifas, ke la skandalo estis organizita envolvante la
cxiujn administratorojn de Nomura.
Antaw ses jaroj, kiam antawa skandalo en la asekura industrio estis
malkovrita, estis trovite, ke Nomura havis ligojn kun gangsteraj organizoj.
Sekvante tion la kompanio promesis al la publiko, ke gxi rompos siajn rilatojn
kun cxiuj subteraj fortoj. Do, kial la kompanio tenis sian fi-kasxajn ligojn
kun sookaija -- Devas esti konvinkan klarigon pri tio.
Estas nun suspektata, ke la favoroj al Koike estis donitaj kun aprobo de
Sasaki, rekompence por la kunlaboro de Koike por "senbrua gxenerala asembleo
de akciuloj."
La rolo de "financa kulisulo", kiun BDK estas suspektata esti ludinta,
estas tiel grava kiel la skandalo de Nomura. Neniu akceptus la eksplikon, ke
la financado fare de BDK ne estis al Koike Rjuuicxi, asemblea parazito, sed al
lia frato kaj lia kompanio. Kial la banko devis finaci tian malgrandan
autokratan kompanion per tiom grandega sumo de preskaw 30 miliardoj da enoj --
parto de la sumo estas ecx sen garantiajxo.
Tio estas nenio alia ol la azenigo al la publiko, se la banko intencas
kovradi la aferon per tia klarigado pri siaj agoj kiel "nekontrawstarebla
influo" al ili de la eksa potenca sookaija, kiu prezentis Koike al la banko.
Rilate al la alia skandalo de Nomura, gxiaj VIP-kontoj (tiel nomataj, por
specialaj kontoj por suspektinduloj) devas esti gxisfunde esploritaj.
Dum Sakamaki praktike akceptis, ke la VIP-kontoj estis pretigitaj por
specialaj klientoj inkluzive politikistoj kaj burokratoj -- li diris, "multe
da politikistoj kaj burokratoj estas sur la VIP-listo" kaj "klientoj vizitas
nin aw telefonas al ni por diri `mi perdis' aw `mi gajnis'. Kiam ni ricevas
ilin, ni estis atentema por esti gxentila al la VIP-kodaj klientoj." Sed li
neis, ke ili donis ian financan profiton, dirante "VIP estas nur unu el 61
kodoj" kaj "la kodoj estis donitaj al tiuj, kiuj acxetis naciajn obligaciojn
kiam ni petis ilin acxeti ilin.
Tiu cxi ekspliko estas tute nekredinda, se konsideri la fakton, ke
certe-levigxontaj konverteblaj obligacioj kaj nefluktuaj akcioj inkludigxas en
la konto de iu sinjorego-funkciulo de eksa Eksterlanda Ministrejo.
Estas raportite, ke la VIP-koda listo inkludas la nomojn de influhavaj
politikistoj, inter ili ankaw eksaj cxefministroj, kaj nunaj kaj antawaj
sinjoregaj burokratistoj kaj entreprenegistoj. Estas suspektite, ke ne nur la
supre menciitaj sookaija kaj eksa sinjorego-funkciulo sed ankaw aliaj
burokratoj havas alispecajn profitojn.
Ke la administratoroj de Nomura kaj BDK, kiuj praktikis maljuston kaj
damagxis la publikajn interesojn, rifuzas kunlabori pri la esplorado en la
skandalo kasxante sxlosilajn trajtojn, uzante la pretekston, ke "ni devas
gardi konfidencecon" kaj "ni devas esti fidelaj al komerca etiko."
Malkovru Maljustajn, Fi-kasxajn Ligojn.
La punkto estas ke krimoj estis faritaj de la gvidantaj akciaj kompanioj
kaj bankoj, kaj ke bazaj demandoj rilatantaj al japana financo kaj ekonomio
estas en dangxero.
En la Bugxeta Komitato de la Cxambro de Konsilistoj la demandoj kaj
respondoj estis faritaj pri la afero la 5-an de Junio kun nejxurintaj
atentantoj. Por fini la malbelajn ligojn inter konpanioj kaj malkovri cxiujn
faktojn de la kazo, estas imperativo, ke la plejsupra estraro de Nomura kaj
BDK devas esti venigataj al la parlamento kiel jxurintaj atestantoj por
malebligi ilin mensogi. (La registaraj partioj pli ofte akceptas la alvokon de
"nejxurintaj atenstatoj.") Ni demandas, ke tiuj homoj estu venigotaj kaj
necesaj materialoj inkluzive la liston de VIP-kontoj estu submetita al la
parlamento.
Kreditora lando kun mizeraj laboristoj
Je la kosto de mizeraj laborkondicxoj de sia popolo, Japanio estadis la
plej granda kreditora lando.
Registara rapoto pri japanaj eskterlandaj kontoj je la fino de j. 1996
montras, ke la naciaj netaj havajxoj egalas al pli ol 100 miliardoj da enoj,
kaj la nacio estas la plej granda kreditora lando dum 6 sinsekvaj jaroj.
La raporto submetita de la financa ministro al kabineta kunsido la 23-an de
majo, estas pri la eksterlandaj havajxoj posedataj de la japana registaro,
japanaj kompanioj kaj unuopuloj. En 1996 la neta sumo atingis pli ol 100
miliardojn da enoj (ekzakte, 103 miliardoj da enoj) por la unua fojo.
La japanaj eksterlandaj posedajxoj estas 9-oble pli grandaj ol gxia debeto,
-- tio klare spegulas la fakton, ke japanaj grandaj entreprenoj kaj financaj
institucioj havigas al si profitojn eltiritaj per la peza laboro de laboristoj
kaj la malgrandaj kaj mezgrandaj subkontraktistoj kaj bankaj deponoj de
ordinaraj homoj por fari enormajn investojn eksterlande. La registara sektoro
ankaw uzis la popolan imposton kiel fonduson por pruntedonoj al evoluantaj
landoj kaj por acxeto de usonaj obligacioj.
Statistiko montras, ke Japanio estas la plej ricxa lando en la mondo, kiam
oni mezuras gxin per gxia netaj eksterlandaj havajxoj. Sed trovigxas tre
largxa brecxo inter la ricxa Japanio kaj la japana popolo, kiu suferas pro
longaj laborhoroj, kompaktaj labor-horaroj kaj mizera soci-asekura garantio.
Savu Isahaja
iaman paradizon de maraj vivoj
"Savi ilin estas eble!" Ekde la digego estis konstruita por enfermi la
internan parton de Golfo Isahaja (Gubernio Nagasaki), la malseka plagxo igxas
sekaj kaj la maraj vivajxoj estas mortantaj. La popolaj vocxoj "Protektu la
valoran malsekan plagxon kaj savu la maran vovon!" farigxas cxiam pli forta.
Sciencistoj kaj civitanaj reprezentantoj faris esploradojn pri la loko. La
prezidanto de la JKP, post surloka inspekto, vizitis la cxefministron
Hasximoto por diri al li, ke UNUE la kluzoportoj estu malfermitaj por gardi la
vivajxojn, kiuj jam preskaw pereigxis, kaj donu adekvatan tempon por studi la
problemojn de pretigado de agrikultura tero kaj katastrof-preventado. La plano
de registaro pri la polderigo havas nenian bazon nek pravigon.
La polderigo de Golfo Isahaja jam farigxis politika demando nacia kaj ankaw
internacia. Por solvi tiun problemon, la parlamento devas tuj kunvenigi la
Bugxetan Komitaton kiu devas komenci diskutadon pri la demando. Cxiujn gravajn
naciajn politikajn demandojn pridiskutas la Komitato.
La registaro diris, ke la celo de la polderigo estis disvolvi agrikulturan
teron kaj preventi katastrofon. Sed estas nun klare, ke trovigxas nenia bazo
aw rezono por tia aserto, kaj tia polderigo estas tre absurda pro tio, ke gxi
detruas la naturan medion de la malseka plagxo.
La kosto por disvolvi la agrikulturan teron estas alta, kaj homo kiu volas
uzi la teron devos pagi 11 milionojn da enoj por hektaro, neeblan sumon por ia
ajn terkulturisto. La Kultiva Programo por 1986 de la Ministrejo por
Agrikulturo, Forstado kaj Fisxado ne estas tawga por la aktualaj
cirkonstancoj.
Post la unue publikigita plano, "katastrof-preventado" estis aldonita kiel
celo de la polderiga plano. La detalo por la katastrof-preventado en la plano
ne tawgas por bridi la riveran inundon kaj preventi inundan damagxon en la
regiono je la marnivelo, cxar kiam la plano estis desegnita iuj tre gravaj
aferoj ne estis suficxe studitaj. Tiu cxi plano ne kontentigos ecx la popolan
bezonon meti finon al inunda damagxo.
Malfermante la okulojn al tia situacio, la Kabineto de Hasximoto en la
ministereja konferenco la 20-an de Majo konfirmis, ke gxi ne permesos
"malfermi la kluzpordojn por enlasi marakvon en la malsekan plagxon."
FUJXIMOTO Takao, ministro por agrikulturo, forstado kaj fisxado, argumentis,
ke "rilate al katastrof-preventado la polderigo havos multe da efikojn,"
donante unuaecon al katastrof-preventado prefere ol la polderigo por
kultivejo. Tio signifas, ke la ministro, malebla doni bonan eksplikon al la
registara politiko, devis klarigi registaran politikon per aludo al aferoj,
kiuj estas ekstere de la ministreja respondeco.
La kuranta situacio estas, ke ampleksa detruado de la ekologio kaj natura
medio okazadas en Golfo Isahaja, kiu kovras 3 000 h.a. da tero. Sed la
Ministrejo pri Medio, kiu respondecas pri la afero, silentadas kaj lawfakte
aprobas la detruadon de la malseka plagxo. Gxia sinteno estas tute
malrespondeca. Je konsidero, ke la polderiga projekto de Golfo Isahaja estas
la unua granda projekto ekde kiam Japanio aligxis Konvencio de Ramsar, kiu
postulas, ke malsekejoj estu protektataj kiel varmbedoj por akvobirdoj, estas
internacia respondeco de la japana registaro preni necesajn pasxojn.
Ni alfrontas al urgxa elektado inter morto kaj vivo de masiva vivo sur la
malseka plagxo. Ni devas decidi cxu ni malfermos la kluzpordon. Kiam la
registaro awdacas aserti, ke "Igi malfermi la kluzposton tute ne akcepteblas,"
la parlamento devas plunumi sian devon kaj respondecon peni atingi bonsencan
solvon al tiu cxi problemo.
- 注)
- 干潟は「宮本編の日エス辞典」では、sek(igxint)a [malflusa] plagxoとなっている。英語では、 tidal land か
tideland で、Comprehesiv E. E.
Dictionargxには、エス訳がtajdolandoになっているが、これはいただけない。
ボクは、あれは(seka
plagxoでなくて)malseka plagxo だと思う。息子の家が谷津干潟(習志野市、ラムサール
条約指定)にある。いつ見ても、潮が引くと何万というカニが砂の中から現れてあわれる。干潟は、干潮時でもsekaになることはない。考えてみれば、seka
plagxoは普通の plagxoではないか。
Japana Konstitucio en dangxero
La nuna japana konstitucio naskigxis tuj post la Dua Mondmilito.
Ekde tiam gxi bremsis Japanion farigxi militarisma nacio. Nun gxi estas en
dangxero. Estontecon ne havos tiuj, kiuj surtretas la Konstitucion por la
"Sekureca Traktato"
ANTAWSKRIBO DE LA KONSTITUCIO DE JAPANIO
(parte)
La Japana Popolo, kiu deziras eternan pacon kaj profunde konscias pri la
altaj idealoj regantaj interhomajn rilatojn, decidis konservi siajn sekurecon
kaj vivadon, fidante al la justeco kaj bona fido de la pacamantaj popoloj. Ni
deziras okupi honoran lokon en la internacia societo, kiu klopodas konservi
pacon kaj por cxiam forpeli el la mondo despotecon kaj sklavecon, subpremadon
kaj malvastanimecon. Ni rekonas kaj konstatas, ke cxiuj popoloj havas rajton
egale liberigi sin de timo kaj manko kaj vivi en paco.
Ni firme opinias, ke neniu regno devas okupigxi nur en siaj aferoj kaj
ignori aliajn, sed, ke la legxoj de politika moralo estas universalaj kaj, ke
tiuj legxoj devas esti obeataj de cxiuj regnoj, kiuj volas subteni sian
propran memregadon kaj stari en egalrajta rilato kun aliaj regnoj.
ARTIKOLO 9 DE LA KONSTITUCIO DE JAPANIO
La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de
justeco kaj ordo, rezignas por cxiam, kiel rimedon por solvi internacian
konflikton, militojn kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma
forto aw uzon de arma forto.
Por realigi cxi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton
kaj ankaw aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.
Japana Konstitucio en Dangxero
1. La karakteriza trajto de hodiawa situacio 50 jarojn post la efektivigxo
de la Konsititucio estas ke en la direkto de la Japan-Usona Komuna Deklaro pri
Sekureco publikigita en Aprilo, 1996, fare de la japana cxefministro kaj la
usona prezidento, la kontrawdiroj inter Japana Konstitucio kaj la Japan-Usona
Sekureca Traktato farigxis ekstreme granda, kaj klare videbla por la okuloj de
cxiuj popolanoj, ke la du jam ne povas longe kunekzisti.
2. La cxefa fokusa punkto rilatas al Artikolo 9 de la Konstitucio. La
revizio de la Gvidlinioj por Japan-Usona Defenda Kunlaboro, kiu nun estas
prilaborata, estas decidontapri milita kunlaboro inter Japanio kaj Usono je la
"kriza okazo en periferiejo de Japanio," por malfermi la vojon pravigi sin per
la rajto de kolektiva memdefendado, kiun rigardis japanaj pasintaj registaroj
kiel malobservon de la Konstitucio. Por atingi tiun cxi celon, la potenco por
malboniga revizio de la Konstitucio estas unuflanke efektivigita per komploto
por ekstrema interpreta revizio de la Konstitucio. Ili arbitre interpretis la
tekston de gxia Artikolo 9, ke la Konstitucio permesas la kolektivan
memdefendon. Aliflanke, ili plifortigas movojn por forstreki Artikolon 9 for
de la Konstitucio per revizio de la teksto mem.
Usono, kiel montrite per sia last-septembra milita atako al Irako, havas
agresivan hegemoniismon kiel sian mondan strategion, kiu lawfakte trudas sian
militan sankcion/punon al ia ajn nacio, kiujn gxi difinas kiel "kanajla
stato." Se Japanio iros la vojon pliigi sian subigxon al Usono en eksterlandan
militan kunlaboron kun Usono, tio estigos nemezureble grandan dangxeron por
Japanio kaj Azio.
3. La vojo plifortigi la Japan-Usonan Sekurecan Traktaton estas fronta
atako al fundamentaj homaj rajtoj, kiujn garantias la Konstitucio. Ekzemplo
estas la Legxo pri Specialaj Arangxoj por Deviga Uzo de Lando por Usona Armeo
-- sovagxa atenco de la rajto al proprajxo. La celo de la Legxo estas eternigi
la konfiskadon de tero posedita de la popolo en gubernio Okinavo.
Estas ankaw serioze, ke la registaro konfirmis, ke gxi antawenigos la
kriz-okazan legxigon de la Gvidlinioj por Japan-Usona Defenda Kunlaboro. La
deviga uzo de komercaj flughavenoj kaj sxiphavenoj okaze de "krizo" estas jam
legxigitaj. Estas urgxa tasko por ni preventi gxian preparadon de krizokaza
sistemo, cxar tio surtretos la fundamentajn homajn rajtojn de la popolo kaj
igi cxion subordanta al milita oportuno.
4. Tio ne nur estas la problemo de Artikolo 9 de la Konstitucio, sed ankaw
serioze rilatas al cxiuj kvin progresemaj principoj de la Konstitucio, nome,
(1) popola suvereneco kaj la nacia suvereneco, (2) dawra paco, (3) fundamentaj
homaj rajtoj, (4) parlamenta demokratio, kaj (5) loka awtonomeco.
La duonjarcenta travivajxo ekde la validigxo de la Konstitucio devas esti
la kompaso por la alia duonjarceto -- la Konstitucio aw la Sekureca Traktato.
La kvin progresemaj principoj montritaj en la Konstitucio havas pioniran
signifon en la mondo, kiu estis venkita je la kosto de tiel multa da viktimoj
en la agresmilito kaj per la despota regado. Espero en la 21-a jarcento
dependas sur la defendo kaj plena efektivigxo de tiuj principoj. Eskapo el
sistemo de la Japan-Usona Sekureca Traktato estas rezona vojo, kiu gxuos
grandan apogon de la popola volo. Estontecon ne havos tiuj potencoj, kiuj
surtretas la Konstitucion kun ekskuzo ke "la Sekureca Traktato estas je la
nacia intereso."
Ne forstreku konsolistinojn - advokatoj
La prezidanto de la Japana Konferedacio de Advokataj Asocioj KIOI Akio
publikigis deklaron la 1-an de Majo, kontrawstarante la movojn igi lokajn
asembleojn pasigi rezoluciojn postulantajn ke la mencio pri armeaj
"konsolvirinoj" (seksaj sklavoj) por la eksa Armeo de Japana Imperiestro estu
forstrekita el lernolibroj. La deklaro de advokatoj postulas ke lokaj
asembleoj ne subtenu peticiojn postulantajn la pasigon de siaj rezolucioj.
"La armea konsolvirinasistemo estis organizita violento farita de Japanio
en pasinteco kontraw aziaj virinoj kaj diskriminacio kontraw virinoj kaj
eksterlandanoj," la deklaro embazas kaj postulas: "estas necese, ke tiaj
ofendoj neniam estu ripetitaj, kaj ke la faktoj estu registritaj en historiaj
lernolibroj por diri al infanoj pri ili."
Atakos nin tergloba varmigxo
sciencistoj
(El jxurnalo Yomiuri, 7 Maj. 1997)
Japanaj kaj awstraliaj sciencistoj avertis, ke inundoj kaj senpluvoj atakos
la terglobon cxirkaw unufoje en cxiuj dek jaroj ekde la mezo de la 21-a
jarcento, se nenio estos farata por bremsi la konstantan eligon de karbona
dioksido en la aeron.
La averton faris sciencistoj dum kunsido de la Japana Meteorologia Asocio
komencita la 21an de Majo en Cukuba, gubernio Ibaraki.
Surbaze de komuna esplorado per komputilaj simuladoj, la sciencistoj
kredas, ke la severaj inundoj kaj senpluvoj komencigxos cxirkaw 2045.
JONETANI Cuneharu, direktoro de la Atmosfera kaj Hidrosfera Divizio de la
Nacia Esplora Instituto por Tergloba Scienco kaj Katastrofo-Prevento, diras,
ke la katastrofoj ne estos eviteblaj, se ne malpliigxos la eligo de karbona
dioksido. La Instituto apartenas al la Ministrejo de Scienco kaj Teknologio.
Oni kredas, ke altaj niveloj de karbona dioksido en la aero estas
respondeca pri terglaba varmigxo.
Jonetani estras la grupon de japanaj sciencistoj, kiuj esploradas kunlabore
kun siaj awstraliaj sciencistoj, membroj de la Divizio de Atmosfera Esplorado
de la Brit-Konfederacia Organizo de Scienca kaj Industria Organizo.
Dum la kunsido en Cukuba, la sciencistoj avertis, ke la sumo de karbona
dioksido en la aero dawre plimultigxos je 1% jare, se ne estos praktikataj
remedoj bremsi la eligon.
Kiel kredas sciencistoj, Gxis 2045 nuna nivelo de eligo duobligxos, levante
la averagxan temperaturon je 1 C en tropikaj regionoj, je 4 C en alt-altitudaj
regionoj en la norda hemisfero kaj je 2 super oceanoj.
La ne-ebena temperatura levigxo sxangxos la direkton kaj rapidon de ventaj
fluoj, kawzante sxangxojn en la direkto de akvo-vaporaj fluoj, diris Jonetani.
Komuptilaj simuladoj de tiuj sxangxoj sugestas, ke trovigxos peza pluvo en
iuj regionoj akompanate de severaj senpluvoj en aliaj.
Kion donis al mi la cxehxa literaturo
serio
3
K.Kurisu
La esperanta originalo de la eseo, kiu aperis en cxehxa traduko
cxe KAVAPECh okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago somere
1996
Kurisu Kei
daure de la antaua numero
3. Kial mi propre lernis la cxehxan lingvon
Kredu aw nekredu al mi, la cxefa motivo, kial mi decidis ellerni la cxehxan
lingvon estis politiko, ne literaturo! Kvankam mi sxatis literaturon ekde mia
plej frua junuco, mi tamen samtempe sxatis ankaw politikon. Eble tion kawzis
mia preskaw denaska justamo, emo malami cxiuspecan maljustecon kaj
malegalecon. Min do allogis komunismo, sur kies standardo estis skribite
interalie: forigo de la socia maljusteco kaj malegaleco.
Mi do farigxis komunisto relative frue, estante ankoraw mezlernejano. Kaj
gxuste pro tio, ke mi jam estis komunisto, mi ellernis Esperanton en 1930,
apenaw 20-jara, kiam mi eksciis, ke Esperanto utilas ankaw por la komunista
movado plifortigante la internacian solidarecon de la laboristoj. Estas do
granda paradokso, ke poste mi cxesis esti komunisto gxuste pro tio, ke mi jam
estis esperantisto, kiel vi vidos poste.
Sed en 1945, kiam la milito finigxis per malvenko de la japanaj
imperiistoj, kiuj gxin lancxis, mi ankoraw estis fervora, ecx fanatika
komunisto. Mi do firme kredis, ke nur la komunista revolucio savos Japanion
dezertigitan de la usona aerbombado.
Tial al mi sxajnis, ke Cxehxoslovakio, kiu lawdire rekonstruas sin,
ruinigitan dum cxirkaw 6-jara nazigermana okupacio, sub gvidado de la
komunista partio, estas tiurilate la plej bona modelo por Japanio, cxar ankaw
gxi estas industria lando, kiu sin vivtenas cxefe per eksportado de
prilaborita krudmaterialo, kiun gxi importis, same kiel Japanio.
Por lerni tiurilatajn spertojn de Cxehxoslovakio nepre necesas ellerno de
gxiaj lingvoj, precipe la cxehxa. Jen antaw cxio la motivo, kial mi decidis
ellerni gxin.
Due, ankaw la ekonomia motivo estis suficxe grava. Pro tio, ke mi forlasis
KPJ jam en 1951, mi estis forpelita el granda eldonejo en Tokio Heibon
Sya, 32) kie mi oficis kiel ekstera laboranto, 33) rezulte de intrigo de la cxelo de KPJ en gxi. Krom tio KPJ
malebligis al mi eldonigi mian novan elcxehxan tradukon de "Risorto," kiel mi
poste klarigos.
Kiel menciite en la 2-a cxapitro mi unuafoje japanigis "Riporton" el la
angla en 1952, sed post nelonge mia memlernado de la cxehxa tiom progresis, ke
mi ekdeziris denove japanigi gxin rekte el la cxehxa originalo.
Felicxe eldonejo en Tokio nomata Kobun Sya 34) estis
preta eldoni mian novan elcxehxan tradukon de "Riporto" kiel volumon de sia
populara libretaro, kiun gxi antaw nelonge lancxis. Sed KPJ, kiu eksciis tion
sendube de sia cxelo en gxi, postulis, ke gxi cxesigu tion, cxar la
tradukinto, nome mi, estas perfidulo de la komunista movado kaj kiel tia ne
rajtas japanigi kaj eldonigi "Riporton," la sanktan verkon de cxehxoslovaka
komunista martiro kaj heroo Julius Fucik.
Nome por KPJ mi estis perfidulo pro tio, ke mi forlasis gxin en 1951. Kaj
Kobun Sya devis kapitulaci antaw tiu postulo de KPJ, cxar gxi timis, ke se gxi
awdacus eldoni "Riporton" en mia traduko KPJ malhelpadus tion diversmaniere,
cxar tiutempe gxi havis grandegan influon en la japanaj kulturaj rondoj,
precipe eldonaj.
Mi do devis vole nevole min plibone kvalifiki, por ke mi povu trabati la
vivon malgraw cxio.
Krom tio mi devis konsideri ankaw la cirkonstancon, ke estos malfacile,
preskaw neeble vivteni min kaj mian familion per tradukado el la lingvoj angla
kaj rusa, kiujn mi jam ellernis, pro tio, ke jam estis tro multe da japanoj,
kiuj scipovas tiujn du lingvojn.
Cxio cxi instigis min funde ellerni la cxehxan lingvon, por ke mi povu
farigxi bone kvalifikita profesia tradukisto el la cxehxa literaturo, la unua
kaj tiam ankoraw la unika en Japanio.
Kompreneble ne eblas ekskludi ankaw la cirkonstancon, ke mi sxatis
literaturon de mia plej frua juneco. Mi jam konis iom la cxehxan literaturon,
cxar mi tralegis la romanon "Osudy dobreho vojaka Svejka" (Aventuro de Brava
Soldato Svejk" de Jaroslav Hasek kaj la fabelaron de Karel Capek en
japanlingva traduko (la unua el la germana kaj la dua el la angla). Tio nature
allogis min al ellerno de la cxehxa, por ke mi povu legi ilin en la originalo.
Ankaw jena kurioza okazitajxo estis unu el la motivoj. Iun tagon mi tute ne
atendite ricevis leteron skribtan en bonega cxehxa lingvo de japano nomata
Yamanoi Aitaro. 35) Sendube li informigxis law la
gazetaro, ke mi vigle tradukas cxehxajn verkojn. Tio estis por granda sxoko,
cxar kvankam mi jam suficxe bone legis cxehxe, tamen ankorw ne kapablis skribi
cxehxe. Mi devis honti, kio ankaw farigxis unu el la motivoj, ke mi decidis
funde ellerni la cxehxan.
Montrigxis tamen, ke Yamani Aitaro estas frenezulo, kiu suferas
megalomanion. Mi rendevuis kun li en la oficejo de Asocio de Japanaj
Porinfanaj Literaturistoj 36) , kiel indikite en lia
letero. Sxajnis al mi strange, ke juna viro akompanas lin. Baldaw
evidentigxis, ke tiu junulo estas neniu alia ol "gardangxelo", kiu akompanas
pacienton de la fama frenezulejo Matuzawa 37) en Tokio
cxiufoje, kiam li eliras el gxi. Nome ankaw Yamanoi estis longtempa logxanto
en tiu frenezulejo!
Cxirkaw tiu tempo aperis en prestigxa taggazeto "Asahi"
38) grandlitera artikolo, ke Yamanoi Aitaro ricevis de la cxehxoslovaka
registaro ordenon merite por konatigo de Cxehxoslovakio al Japanio. Mi ne
estas certa ecx nun, cxu tio estis la fakto aw simple produkto de lia
megalomania hximero.
Cetere, li surscenigxas en unu el la romanoj de Oe Kenzaburo, 39) japana verkisto, kiu en 1994 ricevis Nobel-Premion por
literaturo, kiel modelo de unu el gxiaj gravaj personoj.
Nome en la romano de Oe "Samepoka Ludo", 40)
libroforme aperinta unuafoje en 1979, tiu persono, ankaw megalomaniulo
logxinta ecx 25 jarojn en frenezulejo, arestigxas, kiam li provis ensturmi la
Imperiestran Palacon. Cxe tio li elvortigis ion en lingvo de neniu konata. Sed
law ekspertizo de dokta eserantisto evidentigxis, ke tio estis poemo verkita
en Esperanto titolita "Profunde mi nun spiras" de bone konata japana
Esperanto-poeto Ito Saburo. 41) "Ankaw Yamanoi Aitaro
servinta kiel modelo de tiu persono bonege scipovis Esperanton. Kvankam
freneza, li ja estis genia lingvisto!
Pro la diversaj motivoj supre menciitaj mi ellernis la cxehxan, tiel ke en
1956, kiam Inui Tomiko, bone konata porinfana verkistino, kiu tiam editoris la
libraron por geknaboj en prestigxa eldonejo en Tokio Iwanami
42) , proponis al mi japanigi la romanon "Babicka" (Avineto) de Bozena
Nemcova, mi estis jam preta por tio des pli, ke mi havis cxe mi gxian
esperantan tradukon, "Avineto", kiun iom plifrue donace sendis al mi Ota Ginz,
alia elstara cxehxa esp-isto.
Gxi estis bindajxo de tio, kio estis serie publikigita ankoraw antaw la
unua mondmilito en pionira "Casospis ceskyh espeantistu" (Gazeto de Cxehxaj
Esperantistoj), sekve vera rarajxo, valorega precipe por mi. Povos esti, ke
Ginz tion faris por mi komisiite de la cxehxoslovaka kulturministerio, cxar li
estis unu el la elstaraj cxehxaj esperantistoj, kiuj kunlaboris kun gxi.
Cxiuokaze gxi ege helpis al mi. Estas nenia troigo, kiam mi diras, ke sen gxi
tiutempe mi ecx ne estus povinta japanigi tiun klasikan romanon el la 19-a
jarcento, en kiu abundas arkaikaj kaj popolaj esprimoj.
Mi do konstante konsultis tiun esperantan tradukon. Mi tamen ne kondutis
ruze cxe tio tradukante el la esperanta versio sxajnigante, ke mi japanigis la
romanon rekte el la cxehxa originalo, sed mi honeste tradukadis gxin rekte el
la cxehxa kunpremante la dentojn, kvankam cxiam helpate de la esperanta
traduko. Mi pensas, ke nur dank'al tio mi sukcesis funde ellerni la cxehxan.
Mi do en 1959 jam povis relative facile japanigi la tutan libron "Povidky z
jedne kapsy" (Rakonto el Unu Posxo) de Karel Capek law mendo de alia eldonejo
en Tokio, kvankam cxiun ne- kaj malfacile kompreneblan esprimon el gxi mi
letere demandis la Ivan Krousky, japanologo kaj esperantisto en Prago, kun kiu
mi tiam korepondadis.
En la sama jaro mi japanigis ankaw la longan satiran poemon de Karel
Havlicek-Borovsky "Krest svateho Vladimira" (La Bapto de Caro Vladimir), la
poemojn "Matce" (Al la patrino), "Nase hodiny" (Nia Horlogo) kaj "Utecha"
(Konsolo) de Jan Neruda, la poemon "O bitevnim poli v nas" (Pri la Batalkampo
en Ni) de S.K.Neumann, la poemojn "Samota" (Soleco), "Poutnik so rika"
(Pilgrimo diras al si) kaj "Epitaf" de Jiri Wolker, la poemojn "Rip v okne"
(Monto Rip en Olsany) de Jaroslav jednoho hrobou na Olsanech" (Cxe Unu Tombo
en Olsany) de Jaroskav Seifert.
Japanigante "Krest svateho Vladimira" mi konsultis la esperantan tradukon
de Tomas Pumpr aperintan en 1953 cxe Stafeto, prestigxa esperanta eldonejo en
Kanariaj Insuloj, Hispanio, rekonita pro granda majstreco de la traduko kiel
perlo ankaw de la esperanta literaturo.
Japanigante ankaw la tri supre nomitajn poemojn de Jan Neruda mi konsultis
iliajn esperantajn tradukojn fare de Milos Lukas, kiu esperantigis por mi la
ceterajn 8 novelojn el "Nema barikada" komisiite de la kulturministerio, kiel
supre menciite, el "Cxehxoslovaka Antologio", aperinta jam en 1935 cxe
Literatura Mondo, same prestigxa esperanta eldonejo en Budapesto.
Certe dank'al tio, ke la cxehxoslovaka kulturministerio rekonis mian
meriton en diskonigo de la cxehxa literaturo en Japanio, precipe per japanigo
de "Babicka" (Avineto) amata de cxiuj cxehxoj, mi estis invitia en 1959, ke mi
instruu la japanan lingvon en Karel-Universitato kaj samtempe pliperfektigu
surloke mian scikonon de la cxehxa lingvo kaj la cxehxa literaturo. Tiel mi
restis en Prago preskaw du jarojn intertempe vizitante diversajn lokojn ne nur
el Cxehxio sed ankaw el Slovakio, invitite de tieaj esperantaj grupoj, kaj de
Asocio de Slovakaj Verkistoj, kio cxio kompreneble min bonege kvalifikis kiel
tradukiston ne nur el la cxehxa literaturo mem sed ankaw el la slovaka.
En awgusto 1961 mi revenis hejmen en Japanion kaj tuj komencis japanigi por
alia prestigxa eldonejo en Tokio Tikuma 43) la mondfman
romanon "Osudy dobreho vojaka Svejka" (Aventuro de Brava Soldato Svejk) de
Jaroslav Hasek, mendon por kiu mi jam ricevis en Prago. De tiam plu neniam
mankis al mi mendo japanigi cxehxajn librojn. Kaj tiel mi finfine farigxis
profesia tradukisto cxefe el la cxehxa literaturo!
- 注)
- 32)平凡社、33)嘱託、34)光文社、35)山ノ井愛太郎、36)日本児童文学者協会、37)松沢病院、38)朝日新聞、39)大江健三郎、40)同時代ゲーム、41)伊東三郎、42)岩波書店、43)筑摩書房。
Letero al Niaj Japanaj Amikoj
Kerstin Rohdin kaj Harold Brown
Pri Svedio
Popularaj bildoj de Svedio ofte montras landon de negxo kaj glacio. Tiuj
bildoj montras vintran Svedion. En majo, kiam degelas la negxo, subite
floradas abunde cxiuj specoj de floroj, arbustoj kaj arboj. En julio aw
awgusto la temperaturo ofte atingas 30 gradojn. Sed fakte Svedio situas en la
plej norda parto de Ewropo. Gxia plej suda parto situas pli norde ol la plej
norda pinto de Hokkaido kaj Svedio, kiun trairas la arkta cirklo, longas
cxirkaw 1\600 kilometrojn. Tamen la varma Golf-fluo portas al ni varman akvon
kaj ebligas al ni komforte vivi tiel norde.
Iomete pli granda ol via lando Svedio ankaw estas longa lando, kiu
orientigxas pli malpli sudnorde. Sed grande diferencas la nombroj de
enlogxantoj. Via londo havas 125 milionojn da enlogxantoj. Via cxefurbo Tokio,
havas pli da enlogxantoj, ol nia tuta lando. Via lando posedas multajn
grandajn urbojn kun nuboskrapiloj. Svedio havas nur tri grandajn aw iom
grandajn urbojn: Stockholm, la cxefurbo, kiu rigardas al la Balta Maro, (la
maro, kiu atingas Ruslandon), Gotenburgo, la havenurbo, kiu frontas
okcidenten, de kie iam la sxipoj forvelis al "La Fora Oriento", al Cxinio kaj
Japanio, kaj Malmo en la sudo, kiu kune kun Kopenhago kreas novan ekonomian
regionon en Ewropa Unuigxo, "la regiono de Oresund". Trovigxas 10 urboj kun
pli malpli 100\000 enlogxantoj. Ni logxas en urbeto kun nur 4\000 homoj.
En la nordo levigxas la montaro kaj la grandaj altebenajxoj. La plej alta
monto estas 2\123m alta. Gxi nomigxas Kebnekaise. Tio estas lapona nomo, cxar
Laponoj estas la pralogxantoj en la norda regiono de Svedio. Ili fakte logxas
dise en Norvegio, Svedio, Finnlando kaj ankaw en Rusio. Hodiaw ili efektive
kunlaboras inter si por vivteni sin per bredado de boacoj, fisxkaptado kaj
turismo. Ankaw en la nordo trovigxas grandaj ferminejoj ekz. en Kiruna. Fakte
la Svedoj logxas en tiu regiono nur de 100〜150 jaroj. De tiam ricxuloj,
kompanioj aw la sxtato acxetis grandegajn areojn da arbaro por konstrui
segejojn, por vendi kaj eksporti lignon kaj poste celulozon. Tiu norda parto,
kiu okupas duonon de la teritorio de Svedio estis iom post iom alproprigita de
la regno, same kiel Siberio estis "koloniigita" de Rusio. Oni kultivas
sekalon, tritikon, terpomojn kaj legomojn. Tiuj estas niaj cxefaj mangxajxoj.
Krome ni mangxas lakton, fisxon, fromajxon, buteron kaj viandon. La mangxado
de viando iom malkreskas. En la sudaj kaj mezaj partoj de la lando trovigxas
kelkaj grandaj ebenajxoj, kie oni kultivas grenon.
Ankaw cxirkaw 100 jaroj 80% de la enlogxantoj logxis en la kamparo kaj
laboris sur la kampoj. Nun 80% logxas en urboj. Do relative rapide la situacio
por la homoj baze sxangxigxis. Tiam, kiam la komunikado ankoraw estis
primitiva, Svedio situis tre margxene en Ewropo. Per cxevalo kaj cxaro, aw ecx
per malrapida trajno, la vojagxo al Parizo aw Londono, ecx al Berlino, estis
tre granda entrepreno. Nun per aviadilo oni atingas tiujn urbojn en pli malpli
unu horo aw per Internet vi kontaktas la tutan mondon en unu sekundo.
Tiu margxena situo rezultis, ke cxiu nova esploro, cxiu nova evento bezonis
longan tempon por atingi Svedion. Dum la dua duono de la 19-a ajrcento okazis
en Svedio, same kiel en aliaj ewropaj landoj, krizaj periodoj. Malbonaj
rikoltoj, kreskanta nombro de enlogxantoj kawzis la elmigradon de kvarono de
la popolo por trovi pli bonan vivon. Restis nur tri miionoj da homoj en
Svedio, dum la aliaj plejparte elmigris al Norda Ameriko.
Ekde la Mezepoko (1000〜1500 post Kr.), kiam la patro mortis, la familia
terposedajxo estis dividita en pli kaj pli mallargxaj strioj, kiujn la filoj
heredis. Fine de la 19-a jarcento tiu sistemo ne plu funkciis, kaj oni
lawlegxe reordigis la tutan terposedan sistemon, tiel ke cxiu farmo posedu
cxiujn siajn kampojn kunigitajn. El tio rezultis la disigo de la farmbienoj,
cxar oni devige starigis sian biendomn sur la novan, pli grandan kampon, kiun
oni nun posedis. Tio signifas, ke cxiuj familioj vivis pli dise. La disigo de
la vilagxoj estis granda evento kaj la homoj devis trovi novan vivmanieron kaj
novan specon de komunikado inter si.
Dum la 16-a gxis 19-a jarcento ekzistis krom la agrikulturado, "bruk", kiu
signifas manufakturoj, kie oni prilaboris plejparte feron. Oni elprenis feron
el la minejoj, fandis kaj martelis gxin kaj produktis ferajxojn por civilaj
uzoj. Tiuj manufakturoj situis en la kamparo, kie trovigxis la fererco kaj ili
estis organizitaj iom simile kiel nuntempe (mi pensas) estas organizitaj
multaj entreprenoj en Japanio. La posedanto, la laborantoj diversnivelaj kaj
diversspecaj, la pastro, la instruisto, la vendisto estis kvazaw unu granda
familio. Dum jarcentoj tio bone funkciis en Svedio.
Fine de la 19-a jarcento industrioj, same kiel en Anglio, establigxis. La
homoj sur la kamparo ekhavis iom pli bonan vivon, do la infanoj ne tiel abunde
mortis. Subite estas troa kvanto de laboristoj en la agrikulturo, kaj en la
manufakturaj entreprenoj, kiuj lokigxis en la kamparo. Ankorawfoje la homoj
elmigris sed nun al la urboj. La urboj kreskis. La mizero kreskis same kiel
nun en la tria mondo. La situacio estas bone priskribita en romanserio kun la
titolo "Mia urbo", kiu temas pri la evoluo de Stockholm dum 100 jaroj inter la
mezo de la 19-a jarcento gxis la mezo de la 20-a jarcento. La novalvenintoj en
Stockholm havis mizeran vivon. Sed iom post iom ili trovis laboron, ricevis
salajron, la tempoj iom plibonigxis, cxar la ekonomio de la socio plibonigxis.
Oni logxis en eta sed tamen akceptebla logxejo kaj oni havis mangxon sur la
tablo. La laboristoj de la urboj iom post iom kolektigxas en grupoj por studi,
por lerni pri sia propra situacio, pri kiel funkcias la ekonomio, la
demokratio, la rilatoj inter labordonanto kaj laboristoj. Tutsimple ili lernis
pri nova speco de socio, kiu iom post iom kreigxis.
En 1842 la sveda parlamento decidis pri deviga eduko por cxiu infano. Dum
la lastaj jaroj de la 19-a jarcento la radikalismo de Ewropo atingis Svedion.
Multaj viroj kaj virinoj dedicxis siajn vivojn al plibonigo de sia lando, kaj
al plibonigo de la kondicxoj por la malricxuloj. Tiuj reformantoj ofte devenis
el la meza klaso. Ekz. Ellen Key, kiu laboris por plibonigi la vivkondicxojn
de la virinoj, kaj plibonigi, kaj plibeligi la logxejojn de ordinaraj homoj.
Estigxis grupo da entuziasmaj junaj homoj, verkistoj, pentristoj, politikistoj
kaj aliaj, kiuj cxirkawvojagxis la landon kaj prelegis pri "la nova mondo".
Oni forte laboris por la politika vocxrajto de la virinoj. Post la unua
mondmilito (1914〜1918) kelkaj virinoj cxirkawvojagxis la tutan landon kaj
prelegis pri familia planado. Tiam oni ankoraw havis tro da infanoj en tro
malricxaj kondicxoj. Tamen en la 1920-aj jaroj malgraw la plibonigoj multaj
homoj ankoraw vivis malricxe, en malgrandaj, iom mizeraj apartamentoj. Oni
devis memhejtigi la logxejon per ligno aw karbo. La necesejo estis ekstere sur
la korto. Oni devis alporti la akvon cxerpitan de fonto aw puto ekster la
domo. Sed iom post iom la ekonomio fortigxis kvankam en la tridekaj jaroj
venis la grandega ekonomia krizo, kiu skuis la tutan Ewropon kaj Usonon.
Hodiaw cxiu virino statistike naskas 1,6 infanojn. Cxiuj familioj vivas en
bonaj logxejoj kaj cxiu infano ricevas specialan subvencion de la sxtato. Post
la dua mondmilito la mondo aliigxis. La sveda ekonomio forte kreskis. Mi
memoras, ke en 1952, jam tiel frue, mia familio acxetis awton. La familio
estis mezklasa kaj ne tre ricxa. La nombro de awtoposedantoj iom post iom
kreskis. La nombro de status-simboloj, inter kiuj la awto estis tre grava, pli
kaj pli kreskis. Nun cxiuj familioj posedas fridujon, lavmasxinon,
frostigujon, televidaparaton kaj 35% de la familioj posedas komputilon. Multaj
posedas somerdomon.
Dum la dua mondmilito la registaro estis socialista (socialdemokratoj). Gxi
dawrigis la regadon gxis la 1970-aj jaroj, kiam okazis mallonga interveno de
konservativa/liberala registaro. Do tio signifas, ke Svedio estis regata de
socilademokrata registaro dum preskaw 50 jaroj. Pripensinda! Tio ankaw
signifas, ke fortaj bataloj inter la registaro kaj la laborista sindikato ne
necesis. Anstatawe ili kunlaboris, cxar ili devenis de la samaj grupoj.
La laboristaro eklernis, ekstudis en diversaj studgrupoj pri demokratio,
pri ekonomio, pri politiko. Grave en la historio de Svedio estas la fakto,
neniam ekzistis granda nobela grupo. La farmbienistoj estis liberaj homoj, ne
servutuloj, cxar ekzistis nur tre malforta fewda sistemo. La farmbienistoj
rajtis funkcii kiel jxurio en la jugxejo kaj esti anoj de la landa parlamento.
La mezklasa grupo kreskis el la plibonigo de la ekonomio kaj de la
vivkondicxoj. La sindikataj ideoj atingis la landon de ekstere. Dum la
tridekaj jaroj entuziasma farmlaboristo biciklis inter la fambienoj por
instigi aliajn laboristojn partopreni la sindikatan laboron. Li agitis kaj
disvendis librojn pri socialismo. Tiu persono dejxoris poste dum multaj jaroj
kiel financa ministro en la registaro.
Dum la kvadekaj jaroj aperis la koncepto de "Popolhejmo". Tio signifas ke
cxiu homo rajtas al bonaj vivkondicxoj, bona, hela logxejo, ebleco ricevi
helpon de kuracisto kaj dentisto, kaj entute homan vivon kaj laboron. Dum tiu
cxi periodo la registaro kreis "Socion de Bonfarto" kun laboro por cxiuj, kaj
relativa egaleco inter la salajroj en diversaj laboroj. La registaro utiligis
altigon de impostoj por egaligi la ekonomian nivelon kaj por pagi la elspezojn
por la bona vivo de la civitanoj. Trovigxis granda espero kaj entuziasmo en la
lando.
Dawre okazis novaj plibonigoj. Sed iom post iom la malnovaj politikistoj,
kiuj plejparte devenis de la manlaboristaj grupoj, maljunigxis kaj mortis. En
la jaro 1969 la sxatata cxefministro Tane Erlander eksigxis kaj Olof Palme
postsekvis lin. Nova tempo alvenis. Palme logis al si cxirkawantaroj de pli
junaj ministroj, kiuj studis cxe la universitatoj, homoj kiuj ne konis la
"veran vivon", homoj kiuj regis law la ideoj en la libroj, kiujn ili studis.
La 1960-aj jaroj estis la ekonomie gloraj jaroj. La prizorgado de infanoj, de
maljunuloj dawre plibonigxis. Mallongigo de la laborhoroj gxis 40-hora
laborsemajno, kvar semajna libertempo. plikreskado de gimnazioj, universitatoj
kaj altlernejoj, nova gxenerala plibonigo de la pensioj. Por financi cxion
tion la registaro dawrigis altigon de la impostoj. Persono kun meza salajro
hodiaw pagas preskaw 50% kiel imposto. Aldonigxas 25% pro varimposto por cxiu
acxetita varo. Rezulto estis ke la socio pli kaj pli decidis pri la vivo de la
individuo. La infanoj devis pasigi siajn vivojn ekde ses monatoj en
infanvartejo, la maljunuloj devis pasigi siajn lastajn jarojn en maljunulejoj,
"sekureco de la lulilo al la tombo". La edzinoj devis labori por ke la familio
povu pagi la pli kaj pli altajn impostojn. Homoj plendis, sed ne suficxe forte
por sxangxi la registaron. Cxiam ekzistis multaj eblecoj ricevi apogon kaj
monon de la sxtato kaj kompreneble ankaw ekzistis homoj kiuj frawde ekspluatis
tiun eblecon.
Dawris la forta kresko de la ekonomio. La popolo ne volis konstati, ke tiu
bela konstruajxo la "Popolhejmo" en la 1980-aj jaroj plejparte farigxis
aerkastelo, En 1990 la aerkastelo falis same kiel falis la Berlina muro. La
deficito de la sxtato estis grandega. Iuj devis pagi. La registaro kreis
ekonomiajn krizpakajxojn unu post la alia. Oni trancxis trancxon post trancxo
de la sekura, varma "Popolhejmo". Oni malalitigis pensiojn, malaltigis
gxeneralan subvencion por infanoj, komencis forigi senkostan mangxon en la
lernejoj, malaltigis la salajron dum malsano, altigis la kostojn por la
malsanuloj, malaltigis la nombron de gekuracistoj kaj geflegistoj en
hospitaloj. Samtempe la senlaboreco terure kaj rapide kreskis. Hodiaw gxi
atingas 12% kaj sxajnas, ke oni ne kapablas malaltigi gxin. La antawe bona
rilato inter la laboristaj sindikatoj kaj la socialdemokrata registaro ne plu
estas tiel amika. La registaro sxajne ne scias kion fari, kiel solvi la
grandajn problemojn de la lando. Multaj homoj plendas pri la nuna situacio.
Aliaj trovas novajn ideojn kaj provas krei novajn laboreblecojn al si. Homoj
ekkolektigxas en privataj grupoj por helpi unu al la aliaj per ideoj, kaj per
kunlaboro krei privatajn etnajn firmaojn kaj eligi sin de tro forta sxtata
direktado. Malgraw la grandaj problemoj de senlavoreco, la registaro dawre
limigas la subvencion por senlaboruloj dawre premataj, malaltigis la
logxsubvencion, malaltigis la gxeneralan pagon por infanoj. Cxio tio kawzas,
ke familioj devas turni sin al la tielnomata "socialhelpa servo" por travivi.
Tiaj problemoj forte malhelpas, ke infanoj kaj gejunuloj vivas en sekureco.
Laste ni legis ke certa nombro de gepatroj ne havas rimedojn aw fortojn por
prizorgi siajn infanojn. Tia situacio faciligas la vojon por la gejunuloj al
drogoj kaj alkoholo. La granda senlaboreco inter junaj homoj malbonigas la
vivon kaj detruas ilin.
Sed la perspektivoj ne estas cxiam nigraj. Multaj fortoj en la lando
laboras ppr influi aferojn law pozitivaj direktoj. Interalie oni diligente
laboras pri ekologiaj aferoj. Oni kolektas paperon, metalon, plaston k.s. por
speciala procezigo kaj reuzo. Oni reduktas la procenton de karbo ellasata en
la atmosferon. Oni limigas la industrian uzadon de venenigaj substancoj. Oni
debatas la utiligon kaj eblan forigon de nukleaj instalajxoj. Oni starigas
lokajn grupojn por pridiskuti naciajn aferojn kiel sxtata helpo al maljunuloj.
(Tiuj grupoj interrilatas komputile, tiel ke la diskutoj estas pli ol nure
lokaj.) Multaj aferoj, kiuj iam sxajnis esti deciditaj por cxiam, hodiaw estas
temoj por vigla debato, ekz. kiel doni humanan karakteron al la krudaj
merkataj fortoj, kiuj pli kaj pli dominas la mondon.
Svedio apartenas al la Ewropa Komunumo kaj iel kun la aliaj 15 ewropaj
landoj gxi provas plibonigi la komplikan situacion en Ewropo. La situacio
estas pli malpli simila en cxiuj ewropaj landoj. Esperu ni, ke ni kapablos
sxangxi nian landon, nian kontinenton en paca maniero. Ni suficxe provis en la
pasinteco nepacajn metodojn, sen glora rezulto.
Hogsby, Svedio
aprilo 1997
DE KONTRAWHOMA MINO
LA PLEJ GRANDAJ VIKTIMOJ − VIRINOJ KAJ INFANOJ
Sximizu
Juuko
Tiu cxi kontribruajxo ne estis publikigita pro manko de spaco
Mi partoprenis en kunsido de NGO, kun temo "Kion ni povas por totala
malpermeso de kontrawhomaj minoj", okazigita la 8-an kaj 9-an de Marto
cxi-jare, en Tokio. "Tiun kunsidon vokis civitana helpa grupo nomata 'la
Societo Helpi Rifugxintojn", kaj organizis 300 da partoprenantoj. Preskaw
cxiuj estis rilatuloj al NGO, tamen, trovigxis ankaw membroj el kompanioj,
kiuj ekspluatas masxinojn por forigi minojn. La celo de la kunsido estis,
klarigi diversajn problemojn, kawzitajn de minoj alvoki al kaj akiri
komprenojn de la civitanoj, ke la helpo al la viktimoj kaj la nuligo kiel
ampleksa prokisimigxo solvos cxi tiujn problemojn.
La kvar proponintoj el la viktimoj, kaj el helpaj grupoj el herba radiko,
raportis siajn aktivadojn por realigo de la traktato por totala malpermeso de
kontrawhomaj minoj law la Procedo de Ottawa, (t.e. la kunsido okazigota
cxi-Decembre en Ottawa, por ke la aprobantaj landoj subskribu unue, kaj alvoki
al aliaj landoj) vokis vastan diskuton. Ankaw awtoritatulo el la Ministrejo
pri Fremdaj Aferoj cxeestis tie, kaj raportis pri la Tokia Kunsido pri
Kontrawhomaj Minoj", jxus okazigita de japana registaro gxis la antawa tago.
Kiel 'la Manoj de Paco' tiel multaj grupoj de NGO rigardas, ke trakti la
minojn kiel armiloj estas malfacila en politika kaj milita vidpunkto. Sed la
temo, cxiam klara en la kunsido estis la starpunkto, ke la problemoj de
kontrawhomaj minoj nun estas ne nur politikaj kaj militaj problemoj, sed la
problemo de homaj rajtoj, kiujn ankaw civitanaj grupoj devas aktive trakti,
cxar ecx post la batalo ordinaraj civitanoj, inkluzive virinojn kaj infanojn,
kiuj ne partoprenis en la milito, farigxas ties viktimoj, mortas kaj farigxas
handikapitoj. Pri tiu punkto, la raporto de s-ro Kawata Cukasa, estro de la
Sekcio pri Administrado de U.N. ne estis klara.
Li diris, "japana registaro fundamente montras sian volon por nuligo de la
minoj. Sed pri kontrawhomaj minoj, law mi trovigxas cxefe du vojoj: Unu celas
al la totala malpermeso, kaj la alia estas kunlaboro por nun ekzistantaj
problemoj de minoj. La Tokia Kunsido pri Kontrawhomaj Minoj traktis cxefe la
temojn pri disponado de minoj kaj helpo al la viktimoj, sed ne pri la totala
malpermeso. Nun ni subtenas diversajn agojn pri la minoj kaj helpon al
rekonstruado."
Iu demandis al li pri la fakto, ke 1.9 miliardoj da enoj da elspezo por
minoj trovigxas en la defenda bugxeto, kaj s-ro Hujxita Jukihisa, deputito de
la parlamento respondis per komento de la Defenda Agentejo anstataw Kawata, la
Memdefenda Korpusaro posedas minojn por edukado de la anoj. Cxiujare ni faras
novajn minojn, cxar la elspezo por dispono de de minoj kaj acxeto de novaj
minoj ne multe diferencas." Li aldonis, "certe ankaw la Defenda Agentejo estas
sur malfacila starpunkto sub internacia opinio, kaj gxi pensas malgrandigi
fendon inter la mondo kaj nia rekono." Sed efektive Japanio subtenas Usonon,
kiu asertas unuaniman konsenton de cxiuj partoprenantaj landoj, ol la Procedo
de Ottawa, kiu planas ekpraktiki de la landoj, kiuj aprobas gxin. La opinio de
funkciuloj de la registaro estis plena de memkontraweco en la fakto, ke ili
busxe diras nuligon de la minoj sed fakte ili ne haltigas la produkton.
Ankoraw impresis min diskuto de la lasta faka kunsido "Al la totala
eliminado de kontrawhomaj minoj", en kiu mi povis awskulti de la viktimoj el
Kambogxo, Afganistano, Kroatio kaj Sarajevo. Ili ne staris sur la batalkampo,
kie kugloj sxtormas. Kiam ili malfermis pordon de domo, kiam ili iris sur
kampo, ili estis forrabitaj siajn manojn kaj piedojn. Mi, kiu iom konas etoson
de Kambogxo , komprenis el rakonto de kambogxanino Tam, sxian animon, kiun sxi
ne montris per vortoj. Mia impreso pri virinoj en Kambogxo estas, ke ili vivas
kelkajn pasxojn post la viroj, malgraw ke ili sxuldas sur sin la taskon kiel
grava laborforto en dommastrumado, vartado kaj agra laboro. Tial ofte pli
multaj knabinoj ne povas viziti lernejon pro hejma laboro se ili atingas al la
agxo viziti elementan lernejon. Tam, kiu perdis maldekstran kruron en la agxo
de 14, ne volis iri ekster la domon. Eble sxi konsciis eksterajn okulojn, ke
sxi jam ne povas edzinigxi, nek farigxi virino, nek validas por socio.
La minoj forrabas socian vivon de la individuoj, detenas revenon de
logxantoj post konflikto, malfaciligas terkulturadon, kaj farigxas grava
obstrukcio kontraw ekonomia rekonstruado en nacia skalo kiel produkto de
mangxajxoj. En Kambogxo, 75% el la viktimoj rakontas, ke ili sciis dangxeron
de minoj antaw ol li eniris en la areon. Sed ili devis eniri por teni sian
vivon. Antaw la fakto, ke la armiloj, necesaj por defendi la landon, rezultas
vundi kaj suferigi ties popolon kaj malrapidigas landan evoluon, kiel la
viktimoj rigardas la "sxtaton", kiu ne movas por la elimino?
Oni nomas la minon "diabla armilo". Mi ne scias, cxu trovigxas "angxela
armilo", sed la taksado pri la minoj fare de brita kaj norvega militistoj en
kelktempa retirigxo, kiuj aktivas en NGO por forigo de minoj. Ili esprimas, la
minoj, ne kontroleblaj, kiuj sendistinge atakas homojn, foje mortigas
kamaradojn, estas tute sensenca kiel armiloj. Nuligo de la minoj ne apartenas
al pacmovado, sed ni nun aktivas por nuligo de minoj, cxar el niaj spertoj sur
batalkampoj, ni havas dubon de efiko de minoj kiel defendaj armiloj, kaj vidis
tro kruelajn rezultojn al civitanoj." Tiu opinio estas efika rebato al la
armeoj kaj registaroj, kiuj asertis, ke la minoj estas nepre necesaj nur por
defendo, kaj la problemoj kusxas en senrespondeca uzado. La NGO, al kiu ili
apartenas, organizas internacian kampanjon por malpermeso de la minoj, kaj
kontribuis al la movado plimultigi de 8 al 40 la landojn, kiuj subtenas
malpermeson de la minoj, en la kunsido de "la Pakto pri Specifaj Konvenciaj
Armiloj", okazigita en Genevo lastan Majon por kontroli nehumanajn armiloj.
Tiam Kanado proponis okazigi strategian kunsidon de registaroj kaj NGO, kiu
evoluis al la Procedo de Ottawa.
En Azio, Kambogxo kaj Vjetnamio estas nomitaj inter plej gravaj 11 landoj
el 64 landoj, kie minoj estas enterigitaj, kaj Cxinio, Hindio kaj Rusio, kiuj
produktas minojn cxiuj estas proksimaj al Japanio. Mi sentis, ke Japanio en
Azio estas atendata ludi rolon kiel Kanado, kaj kion la Manoj de Paco povas
kontribui por tio en rilato kun Kambogxo.
- 内容
- 「平和の手ニュース」はその40号(3,4月号)でカンボジアに滞在して援助活動にたずさわっている清水祐子さんの地雷にかんするリポートを掲載していますので紹介します。出版物でこれを転載されるときは次へ一声ご連絡しておいてくださいますよう。また同誌は他にも国際ボランティア郵貯プロジェクトをカンボジアで活用している経験や,ペルー人質事件の論評,ミンダナオ島での洪水被害への援助活動など扱っています。日本語がお入り用の方は直接お願いなさるとよいでしょう。
難波正二
大阪市中央区玉造2−24−22「平和の手」 電話 06−920−2202, ファクス
06−920−2203