Kion donis al mi la cxehxa literaturo
serio 4
Kurisu Kei
La esperanta originalo de la eseo, kiu aperis en cxehxa traduko
cxe KAVAPECh okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago somere
1996
Kurisu Kei
daure de la antaua numero
4. Kion kaj kiel mi tradukis el la cxehxa literaturo
Mia unua
japanlingva traduko de "Osudy dobreho vojaka Svejka" (plue simple "Svejk")
aperis en du volumoj, la unua en 1962 kaj la dua en 1963, cxe la jam menciita
eldonejo Tikuma en Tokio. Tiutempe mi povis konsulti nur du alilingvajn
tradukojn, el kiuj la esperanta, "La Travivajxoj de Brava Soldato Svjek",
aperinta jam antaw la milito en Parizo, enhavis nur la dek unuajn cxapitrojn,
kaj la anglalingva "The Good Soldier Schweik", eldonita en Londono ankaw jam
antaw la milito, estis nur kurtigita versio malgraw ke sur gxia kovrilo estis
bombaste presite: COMPLETE UNABRIDGED (KOMPLETA NEKURTIGITA).
Mia traduko de "Svejk" aperis en la kadro de la 15-voluma tutmonda kolekto
de humuraj romanoj kun 94 ilustrajxoj de Josef Lada. Sed post la armita
interveno de la kvin landoj el Varsovia Pakto kun Soveta Unio cxefrunte
awguste 1968, kiam ankaw en Japanio portempe ekfuroris Cxehxoslovakio, gxi
estis reeldonita ankaw en du volumoj sed tiufoje kiel aparta libro.
En 1973 law propono de la redakcio de prestigxa kaj populara
Iwanami-Libretaro aldoni al gxi mian tradukon de "Svejk" mi gxin funde
reviziis.
Utiligante tiun oportunon mi nove tradukis ne nur "Dobry vojak Svejk pred
valkou" (Brava Soldato Svejk antaw la Milito) el kvin rakontoj, "Dobry vojak
Svejk v zajeti" (Brava Soldato Svejk en kaptiteco), sed kiel suplementon ecx
leteron de Hasek al Salat-Petrlik el Irkutsk de la 17-a de septembro 1920 kaj
liajn leterojn al Mit'a, lia fileto, kaj Jarmila, lia eksedzino kaj la patrino
de Mit'a, jam post reveno el Rusio en Pragon, liajn du eseojn, "I vyklepal
prach z obuvi sve..." (Kaj mi forsxutis polvon el mia sxuo...), "Jumilejni
vzpominka" (Jubilea Rememoro), kaj rememorajxon de Josef Lada "Jak jsem
ilustroval Svejka" (Kiel mi ilustris Svejkon), kiuj cxiuj tiel aw alimaniere
koncernas "Svejkon".
Krom cxio cxi la nova japana versio de "Svejk" enhavas ecx 392 ilustrajxojn
de Josef Lada, kiujn mi prenis ne nur el cxehxa eldono, kiu enhavas 156, sed
ankaw el la libro "Muj pritel Svejk" (Mia Amiko Svejk) de Lada enhavanta 216,
kiuj mankas en ordinara cxehxa eldono de "Svejk", kaj 20 el la libro "Ladova
Ilustrace" (Ilustrajxoj de Lada). La nova japana versio enhavas krome 5
ilustrajxojn de Lada por "Dobry vojak Svejk v zajeti" kaj liajn 6 ilustrajxojn
por "I vyklepal prach z obuvi sve...", kies kopiojn sendis al mi speciale por
la nova japana versio de "Svejk" Jan Vrana, la bofilo de Lada.
Pro tio la nova japana versio de "Svejk", 2-voluma en la cxehxaj eldonoj,
farigxis ecx 4-voluma.
Reviziante mian tradukon de "Svejk", mi povis konsulti gxian jxus aperintan
novan kaj vere kompletan anglalingvan tradukon, "The Good Soldier Svejk", fare
de Cecil Parrot, siatempe la brita ambasadoro en Prago. Gxian ekzempleron
gxustatempe donace sendis al mi aeroposxte Wiliam Auld, mondfama skota
Esperanto-poeto, por helpi mian reviziadon.
En la nova anglalingva versio de "Svejk" trovigxas alineo, kiu mankas en
cxiuj cxehxaj eldonoj, kiujn gxis tiam mi havis cxe mi. Nome en la unua
cxapitro "Svejk v transportu ruskych zajatcu" (Svejk en trasporto de rusaj
kaptitoj) el la kvara parto inter la alineo, kiu komencigxas per la frazo
"Rakouske ministerstvo vnitra..." (Awstria Interna Ministerio) kaj la alineo,
kiu komencigxas per la frazo "Major Wolf v te dobe..." (Majoro Wolf
tiutempe...), mankas jena alineo, kiu tekstas en la anglalingva traduko jene:
"I hereby bring this to the atention of President Masaryk, so that he may
know what pitfalls and traps were laid for him between Sokal. Milijatin and
Bubnow." (Kaj per cxi tio mi atentigas Prezidenton Masaryk, por ke li povu
scii, kiaj faltruoj kaj kaptiloj estas insidmetitaj kontraw li inter Sokal,
Milijatin kaj Bubnow). Versxajne cxi tiu alineo estis forstrekita el cxiuj
cxehxaj eldonoj de "Svejk" aperintaj dum la komunista regado, kiam la nomo mem
de Masaryk ja estis tabuo, escepte de la mallonga periodo de "Praga Printempo"
en 1968. Cxu gxi estas jam revivigita en la cxehxaj eldonoj de "Svejk"
aperintaj post la demokratia revolucio en 1989? Mi esperas, ke jes.
La dua cxehxa libro, kiun mi japanigis post mia reveno el Prago, estas la
romano "Valka s Mloky" (Milito kontraw Salamandroj) de Karel Capek. Mi gxin
tradukis por 35-voluma kolekto de tutmondaj scienc-fikciaj verkoj 44)A de Hayakawa Syobo44)B, eldonejo
en Tokio specialigxanta pri eldonado de detektivaj kaj scienc-fikciaj libroj,
kaj gxi estis publikigita en gxia 9-a volumo aperinta en 1970 kune kun la
romano "Trest D.E." (Trusto D.E.) de sovet-rusa verkisto Ilja Erenburg.
Mi tradukis "Valka s Mloky" law la cxehxa versio eldonita en la kadro de la
5-voluma elektita verkaro de Karel Capek aperinta cxe Ceskoslovensky
spisovatel (Cxehxoslovaka Verkisto) en 1958. En gxi, en la 3-a cxapitro
titolita "Pan Povondra cte opet noviny" (S-ro Povondra denove legas gazetojn)
el Kniha druha (Libro Dua), trovigxas stranga "japanajxo".
Kial stranga? Kaj kial japanajxo kun la citiloj? Cxar gxi estas nenia
japanajxo estante la kovrilo de "kolekto de Lignogravurajxoj de Nova
Cxinio" 45) eldonita en Sxanhajo awguste 1949. Gxi do
estas nenia japanajxo sed ecx plena anakronismajxo.
Kial kaj kiel okazis tia misajxo? "Valka s Mloky" aperinta plifrue, en
1955, kiel volumo de "Svetova cetba" (Monda Legajxo) enhavas samloke alian
strangan "japanajxon". Gxi estas nedecxifrebla ecx por ni japanoj kaj apenaw
estas diveneble, ke gxi estas mallertega imitajxo de ia japanlingva teksto,
kiu iel koncernas "R.U.R." (Rossum's Universal Robots), la teatrajxo, kiu la
unua mondfamigis Karel Capek-on. Supozeble iu cxehxo, kiu ne scipovas japane,
mallertege "desegnis", jam por la unua cxehxa eldono de la romano en 1936,
parton de la antawparolo aw postparolo al la antawmilita japanlingva traduko
de tiu fama teatrajxo de Karel Capek farita law gxia anglalingva versio.
Kaj postmilite, mi plue supozis, iu cxehxa japanologo atentigis tion, tiel
ke ekde la eldono kadre de la 5-voluma elektita verkaro de Karel Capek oni
anstatawigis tiun japanajxon per cxinajxo: la kovrilo de "Kolekto de
Lignogravrajxoj de Nova Cxinio", kiu hazarde trovigxis cxemane, erare prenante
gxin por japana eldonajxo.
Kaj kiel mi solvis tiun problemon kiel japana tradukanto de "Valka s
Mloky"? Mi simple arangxis, ke oni reproduktu la "japanajxon" en la 3-a
cxapitro de Kniha druha kaj ke same oni reproduktu tiun cxinajxon en mia
postparolo, kompreneble aldonante decan klarigon pri tio en la postparolo.
En 1978 prezentigxis antaw mi nova oportuno revizii ankaw mian tradukon de
"Valka s Mloky" por nova eldono en Iwanami-Libretaro, en kiu plifrue aperis
"Svejk" en 4 volumoj. Por fari la novan version de mia traduko de cxi tiu
cxehxa romano plialloga por japanaj legantoj, tiuokaze mi nove tradukis eseon
de Karel Capek titolitan "Nic noveho" (Nenio Nova), kiun li verkis gxuste la
27-an de septembro 1935, kiam li finverkis "Valka s Mloky", por la libro "Unu
Tago de la Mondo".
Gxi konsistis el skribajxoj, kiujn verkis multaj homoj, cxu profesiaj
verkistoj kaj jxurnalistoj aw ne, el diversaj landoj de la mondo law iniciato
de Maksim Gorkij pri tio, kio okazis cxirkaw ili, kion ili mem pensis, ktp, la
27-an de septembro 1935, kiun difinis kiel "unu tagon de la mondo" la komitato
elektita tiucele de Internacia Kongreso de Verkistoj por defendo de kulturo
kaj kontraw fasxismo okazinta en 1935 en Parizo.
Law Miroslav Halik, bone konata cxehxa cxapekologo, kiun mi kontaktis helpe
de Marie Neznalova, esperantistino en Prago, kun kiu mi tiam korespondadis,
kopio de la cxehxa teksto de tiu eseo de Karel Capek estas bedawrinde perdita.
Sed li afable sendis al mi la cxehxan tekston, kiun li mem ellaboris law la
ruslingva traduko de "Nic noveho" (Nenio Nova), kiun enhavas la libro "Djen
mira" Unu Tago de la Mondo") eldonita en Moskvo en 1937.
Plue mi sukcesis akiri ankaw kopion de la ruslingva teksto de "Nic noveho"
helpe de Internacia Esperanto-Komisiono, duonoficiala organo en Moskvo (cxar
tiam ankoraw ne ekzistis memstara esperanta organizo en Soveta Unio).
Tiamaniere mi povis prezenti al la japana legantaro "Nic noveho", en mia
japanlingva traduko, okaze eldonigxo de la nova japana versio de "Valka s
Mloky" en 1978 kiel volumo de Iwanami-Libretaro.
Kiom mi scias, tiam tiu interesa eseo de Karel Capek ne estis konata cxe
vi. Cxu restas tiel ankoraw nun? Mi sxatus ekscii...
- 注)
- 44)A世界SF文学全集、 44)B 早川書房、 45) 新中国版画集
Dawre sur sekvonta numero