Kion donis al mi la cxehxa literaturo
serio 5
K.Kurisu
La esperanta originalo de la eseo, kiu aperis en cxehxa traduko
de KAVAPECh okaze de la UniversalaKongreso de Esperanto en Prago somere 1996
Kurisu kei
5. Kion kaj kiel mi plue tradukis el la cxehxa literaturo
En 1962, yby jaron post mia reveno el Prago, kaj gxuste 10 jarojn post eldonigxo de mia elangla traduko e "Riporto"< mi havis la oportunon publikigi cxian elcxehxan tradukon jam sen malhelpo de KPJ, en la 25-a volumo de la 50-voluma kolekto de renomaj nefidciaj libroj tutmondaj) el la eldonejo Tikuma.
en tiu volumo estis samtempe publikigitaj, kompreneble cxiuj en japanlingva traduko, ankaw jenaj tri librojl "Memoire d'Un Agent Secret de la France Libre" (Rememoroj de Sekreta Agento de Libera Francio) de Remy, "La Question" (La Esplordemandado) de Henri Alleg kaj "Die Deutche Opposition gegen Hitler" (La Germana Opozicio kontraw Hitler) de Hans Rothfels.
De kiam mi ekpovis kompreni cxehxe relative bone mi trovis, ke en la 7-a cxehxa eldono el 1948 de "Riporto", kiun mi plifrue donace ricevis de Imrich Za'upsky', trovigxas kelkaj lokoj, kiuj ne kongruas kun la anglalingva traduko eldonita en ka sama jaro en Novjorko. Precipe okulfrapa estis, ke ecx 10 linioj en la sucxapitro "400" el la 4-a cxapitro, pri tio, ke Fuc^ik hezitas, cxu preni aw ne preni la duonon de la brulanda cigaredo, kiun jxetie antaw lin agendo de Gestapo gardanta lin, kiuj trovigxi en la anglalingva traduko, ial mankas en la cxehxa eldono.
Kiu estas gxusta, cxu la anglalingva traduko, kiu enhavas tiujn liniojn, aw la cxehxa originalo, kiu malhavas ilin? Tiun demandon definitive solvis ekzemplero de la 1-a cxehxa eldono el 1945, kiun mi bonsxance trovis en unu el la librobrokantejoj de Prago en 1960 dum mia restado tie. Cxar gxia enhavo plene identis kun la anglalingva traduko el 1948.
Law tio mi konkludis, ke la anglalingva traduko de "Riporto" estis farita gxuste law gxia 1-a cxehxa eldono. Tio signifas, ke en la 7-a cxehxa eldono oni ial forstrekis tiujn 10 liniojn. Sed ekde kiu cxehxa eldono oni forstrekis ilin? La esperanta trduko de "Riporto" helpis al mi solvi tiun enigmon. "Raporto desur la esxafodo", la esperanta traduko de "Riporto" fare de Rudolf Hromada, ankaw elstara cxehxa esperantisto, devis eldonigxi jam en 1951 sed ne povis en la lasta momento pro interveno de la komunista registaro simple tial, ke gxia lingvo estas Esperanto!
Nome, la cxehxoslovaka komunista registaro estis kontraw Esperanto fidele al Stalin, kiu estis rabie kontraw Esperanto kaj pro tio en 1937 ekstermis la tutan esperantan movadon en Soveta Unio arestinte pritike cxijn gxiajn funkciulojn kaj aktivulojn.
Tamen Ota Ginz, jam menciita, kiu prizorgadis eldonon de la esperanta traduko, bindigis gxiajn prepretajn provajxojn libroforme, kaj kunportis tiun "libron" en Israelon, kien li post kelkaj jaroj elmigris estante judo. Kaj de tie li prunte sendis gxin al mi, cxar li sciis, ke por kompara studo mi kolektas ne nur cxiujn cxehxajn eldonojn de "Riporto" sed ankaw gxiajn alilingvajn tradukojn.
Mi tuj mankopiis la tutan esperantan tradukon, cxar tiam (en 1957) ankoraw ne ekzistis moderna forokopiilo. Post reveno el Prago mi zorge relegis la esperantan tradukon komparante kun la cxehxaj eldonoj, la 1-a el 1945, la 7-a el 1948 kaj la 25-a el 1960 aperinta gxuste dum mia restado en Prago, kaj kun la anglalingva traduko el 1948.
Law "Vzpomi'nky na Julia Fuc^ika" (rememoroj pri Julius Fuc^ik> de lia vicvino Gusta Fuc^ikova', kiu aperis en 1961, la 1-a cxehxa eldono aperis sen unu manuskriptofolieto en la subcxapitro "Vysux^lovi" (geedzoj Vysus^il> el la 5-a cxapitro, cxar gxi portempe perdigxis, sed cxar la folieto retrovigxis printempe 1946, jam la 3-a eldono el 1947 aperis kun gxi kun sxia piednota rimarkigo pri tio.
En la espernta traduko mankis ne nur tiu folieto sed ankaw la 10 linioj pri la epizodo kun la cigaredo el la 4-a cxapitro.
Law cxio cxi mi povis konkludi, ke la abortinta esperanta traduko el 1951, estis farita law la 2-a cxehxa eldono el 1946. Nome law la listo de cxiuj eldonoj de "Riporto" en la fino de la 25-a eldono el 1946, mi informigxis, ke la 2-a eldono aperis en 1946. Law tio mi samtempe eksciis, ke la kripligoj kawze de forstrekado ktp komencigxis gxuste ekde la 2-a eldono el 1948!
Tion konfirmis al mi multajn jarojn poste la 2-a eldono mem, kies ekzempleron mi akiris helpe de slovaka esperantisto Milan Olos.
Mi volis aldoni klarigajn notojn pri tiaj enigmoj al mia nova elcxehxa traduko de "Riporto", sed bedawrinde ne povis pro manko de spaco, cxar gxi estis ublikigita en unu volumo kun la tri alilandaj nefidciaj libroj, kiel jam menciite. Tamen en 1977 prezentigxis al mi nova fortuno eldonigi reviziitan kaj kompletigitan tradukon de "Riporto" kun suficxe mulgaj kalrigaj notoj kiel volumo de Iwanami-Libretaro49) cxe kiu jam aperis en 1972 "S^vejk", unu jaron antawe en 1971 mia reviziita kaj kompletigita traduko de "Babuc^ka" (Avineto), cxar mia traduko el 1956 estis kurtigita versio.
Utiligante tiun novan fortunon, mi ne nur funde reviziis mian elcxehxan tradukon sed nove tradukis la nefinitan artikolon "O ovaze c^eske literatury" (Pri la karaktero de la cxehxa literaturo), kiun Fuc^ik kasxe verkis en cxelo 267 de Pankra'c same kiel "Riporto", liajn 12 elprizonajn leterojn kaj aldonis ecx 132 klarigajn notojn suficxe detalajn.
Plifrue en 1967 mi tradukis por 13-voluma literatura kolekto el Orienta Ewropo (en Japanio ankaw Cxehxoslovakio estis rigardata kiel lando el Orienta Ewropo> romanon "Z^ivot s hve'dou" (Vivo kun Stelo) de Jir^i Weil kaj romaneton "Moditba pro Kater~inu Horovitzovou" (Pregxo por Katerina Horovitzova), longan novelon "Tima nema' sti'n" (Mallumo no havas Ombron) kaj noveleton "Sousto" (Peceto da Mangxajxoj) de Armos^t Lutig. Ili cxiuj kune konsistigis la 11-an volumon, kiu estis ekskluzive la cxehxa.
En 1978 mi japanigis por la 34-a volumo el 50-a voluma kolekto de tutmonda leteraturo de granda eldonejo en Tokio Gakken "R.U.R." kaj du rakontojn, "Ukradeny' kaktus" (Sxtelita kato) kaj "Sbi'Rka zna'mek" (Kolekto de Psxtmarkoj) el "Povi'dky z druhe' kapsy" (Rakonto el la Dua Posxo) de Karel C^apek. Gxi enhavas ankaw la unuajn 12 cxapitrojn de "S'vejk".
La unua volumo de la 2-voluma kolekto de la teatrajxoj de Karel C^apek aperinta en eldonejo Zyu^gatu Sya47) en Kanazawa48), granda urbo cxe Japana Maro, enhavas krom "R.U.R." "Bila nemoc" (Blanka Malsano), kiun mi nove tradukis, ankaw 8 eseojn pri "R.U.R." kaj 3 eseojn pri "Bi'la' nemoc" de la awtoro mem, kiujn mi nove tradukis por gxi.
La sama eldonejo prepraras eldoni en mia japanlingva traduko ankaw la 2-voluma libregon "Z^aluji" (Mi Akuzas), kiu aperis cxe Orbis en 1946. En 1960 mi trovis ankaw gxin en unu el la librobrokantejoj de Prago dum mia restado tie same kiel la 1-an cxehxan eldonon de "Riporto". Gxi konsistas cxefe el kasxleteroj de mortkondamnitaj prizonuloj, peljparte cehxaj, en Pankrac senditaj eksteren helpe de cxehxa prizonulo Karel Rames^, kiu servis tie kiel "hausarbeiter".
Ili estis mortkondamnitaj simple pro tio, ke ili sxirmis aw helpis rezistbatalantojn persekutatajn de Gestapo aw judojn deportotajn, awskultis eksterlandan radion, ktp.
Mi jam menciis, ke mi tradukis ankaw la leterojn de Jaroslav Has^ek kaj Juliuj Fux^i'k. Same mi tradukis 3 leterojn de Boz^ena Ne^mcova', kiam en 1971 eldonigxis "Babic^ka" (Avideto) kiel volumo de lwanami-Libretaro.
Mi nome opinias, ke ankaw leteroj estas literaturajxoj kondicxe, ke ili estas sincere skribitaj ja verkitaj.
Mi rimarkigu fine de cxi tiu cxapitro, ke mi estas la unua, kiu japanigis la plenan tekston de la manifesto "2000 slov" (2000 Vortoj), lawdire verkita de verkisto Ludvi'k Vaculi'k, el Praga Printempo de 1968. Gxi estis tiutempe publikigita en la jam menciita prestigxa taggazeto "Asahi" en Tokio kaj tutlande.
Mi tradukis por la 11-a volumo de 12-a kolekto de nova mondliteraturo51) en Tokio ecx la paroladon, kiun kuragxe faris Frantisek Kriegel dum la gxenerala kunveno de la Centra Komitato de Komunista Partio de Cxehxslovaki (KPCxS) la 29-an de majo 1969 kntraw la propono eksigi el la partio lin kaj kelkajn aliajn por tio, ke ili kontrawis ratifikon de la pakto pri dawra rezidado de la soveta armeo en Cxehxoslovakio en la parlamento de la 18-a de oktobro 1968, Lawdire Kriegel ja estis inter la kvar parlamentanoj, kiuj awdacis vocxdoni kontraw tio.
Mi nome ne hazitas traduki ankaw ankaw tiajn dokumentojn, kiam mi pensas, ke tio estas necesa por la bono de la japana popolo. Cetere mi estas por plivasta kompreno de la vorto "literauro" same kiel siatempe Lenin, kvankam kompreneble mi estas kontraw lia opinio, ke literaturo valoras nur kiam gxi utilas la la partio, t.e. la komunista partio.
Mi ankaw aldonu, ke en la oktobra n-ro 1965 de grandformata ilustrita monatrevuo en Tokio Taijo^53) (La Suno) aperis en mia japanlignva traduko ne nur origine "Sousto" (Peceto da Mangxanjxo) la jam menciita novelo de Arnos^t Lustig, sed samtempe ankaw dek poemoj kaj unu vivskribajxo de infanoj el la koncentrejo en Terezin. Mi prenis ilin el la grandformata libro "De^stke' kresby ne zasta'vce k smrti Terezi'1942-1944" (Infanaj Desegnajxoj en la Haltejo al Morto Terezi'n 1942-1944) eldonita en 1959 de Sxtata Juda Muzeo en Prago. Gxian epilogon verkis la jam menciita verkisto Jir^i' Weil, kiu laboris kiel oficisto en tiu muzeo.
El tiuj dek poemoj precipe bone akceptita ne nur de la legantoj sed ecx de profesiaj poetoj japanaj estis "Motyl" (Papilio) verkita la 4-an de junio 1942 de Pave Friedmann. Gxi do estis poste plurfoje represita, kompreneble en mia japanlingva traduko. Law la donitajxoj en la fino de tiu libro li naskigxis en Prago la 7-an de januaro 1921 kaj pereis la 29-an de septembro 1944 en Osve^ti'm (Auschwitz), tiel ke escepte li jam estis 21-jara, kiam li verkis tiun poemon.
Okaze de la publikigo de la dek poemoj kaj unu vivsktibajxo, estis publikigitaj nature ankaw multaj infanaj koloraj desegnajxoj el tiu libro. Kaj "Sousto" (Peceto da Mangxajxo) de Lustig estis ilustrita per kvar nigre-sur-blankaj bildoj speciale desegnitaj de Asakura Setu, nun mondkonatata japana scendekoreciistino.
- Notoj:
-
46)世界ノンフィクション全集、47)十月書房、48)金沢、49)岩波文庫、51)現代世界文学全集、52)学芸書林、53)太陽、54)朝倉摂
dawre en la sekvonta numero
en Kvieta Arbaro
Auschwitz-Ekspozicio
proksime al Esperanto-Domo
Gxin cxirkauxas kvieta montara arbaro kaj karesas fresxa montara aero. Gxi
staras nur 6 kilometrojn for de la Esperanto-Domo de Yatugatake (pron.
Jacugatake). Gxi nomigxas Muzeo Philia.
Impresa sceno !
En unu el ekspoziciaj cxambroj tri junaj virinoj absorbite rigardis
pentrajxojn.
Sur la tablo estis kajero, en kiu estis registrita impreso de vizitintoj.
Interalie estis skribite:
- Hodiaux en kvieta arbaro mi trafis teruran temon. Ne kredeble - tia
okazintajxo datigxas nur antaux duonjarcento! - Mi vizitis tiun cxi muzeon
hazarde, kaj tiom da sxoko frapis min. Estas bonege, ke trovigxas pensiga
pac-muzeo en tia loko.
Sur la muro konstante videblas deko da laborajxoj de Mieczyslaw
Koscielniak, kiujn li kasxe prilaboris evitante la okulon de naziaj provosoj
en la koncentrejo Oswiecim (Auschwitz). Inter tiuj laborajxoj estas
ksilografiajxoj kaj ankaux krom akvoforto prilaborita sur tegmenta zink-lado,
kun titolo "sankta familio".
Tie ankaux videblas laborajxoj de Kathe Kollwitz. Kun "Paco" kiel temo
La fondintoj de la muzeo estas gesinjoroj Nakajama, kiuj estas devotaj
kristanoj . En la mangxejo/kafejo de la muzeo cxiam staras sxildo kun
ornamitaj literoj: "Kristo estas mastro de tiu cxi domo, cxiama kunulo cxe la
tablo."
S-ino Nakajama Taeko parolas:
"La nomo de la muzeo Philia signifas greke fratan amon - homaran amon. Cxi
tiu loko estas malgranda urbeto, kiun, tamen, vizitas lastatempe multe da
homoj. Mia koro doloras, kiam ni pensas precipe pri infanoj, kiuj ne havas
suficxe da sxanco koni militon - militajn krulelajxojn kiel la trupo 731 aux
armeaj konsolistinoj. Ni deziris havi muzeon kiuj konvenas al la kvieta aero
de tia ripozloko, kie cxiu povas pensi pri paco."
"Antaux cx. dek jaroj ni, petante prelegojn en la tuta Japanio, invitis
S-ron Tadeusz Szymansk, kiu antauxe sukcesis eskapi el Auschwitz. Li danke
donacis la la borajxojn al ni, kaj ni fondis la muzeon."
La Muzeo permesis nin uzi fotojn de la ekspoziciajxoj. Ni eventuale
aperigos ili n sur aliaj numeroj de nia periodajxo.
Sankta Familio, akvoforto de M. Koscielniak, en Auschwitz.
S-ino Nakajama Taeko kaj sxia filino Sxiho, kiu komencis helpi sian
patrinon cxijare.
K. K.