Kion donis al mi la cxehxa literaturo
serio 6

K.Kurisu


La esperanta originalo de la eseo, kiu aperis en cxehxa traduko de KAVAPECh okaze de la UniversalaKongreso de Esperanto en Prago somere 1996

Kurisu kei


6. Kion donis al mi la cxehxa literaturo

Fine mi devas rakonti al vi, kion donis al mi la cxehxa literaturo. Memkompreneble ili donis al mi multon, ja multegon. Kaj mi neniam pentis, ke mi pene ellernis la cxehxan lingvon kaj arigxis profesia tradukisto el la cxehxa literaturo. Kontrawe mi dankas al la "sorto", kiu arangxis, ke mi ellernu la cxehxan kaj fatigxu profesia tradukisto el la cxehxa literatruo.

Sed la plej granda el cxio, kion donis al mi la cxehxa lingvo kaj literaturo, certe estas, ke helpe de ili mi povis fine liberigxi de la komunismaj dogmoj, kiuj katenadis min ekde mia frua juneco ecx gxis mia mezagxo, kaj transformigxi en konvinkitan kaj bataleman demokraton, kia mi nun estas. Mi devas tamen pro plena vereco aldoni cxe tio, ke samtempe ankaw Esperanto helpis min tiurilate lige kun Cxehxoslovakio.

Mi jam menciis, ke gxuste pro tio, ke mi jam estis komunisto, mi ellernis Esperanton, sed ke paradokse gxuste pro tio, ke mi jam estis esperantisto, mi cxesis esti komunisto. Jen kiel:

Cxehxoslovakio estis la lando, almenaw unu el la landoj, kie la Esperantomovado estis plej vigla en la tuta mondo dum kelkaj jaroj post la militfino. Jam antaw la milito la esperanta elsendo eksterlanden el Brno nomata "Verda Stacio" gxuis grandan popularecon inter eksterlandaj esperantistoj.

Nelonge post la militfino gxi estis renovigita en Prago. Oni elsendis eksterlanden ne nur novajxojn pri Cxehxoslovakio sed ecx teatrajxojn kaj operojn. Aktivis cxe interalie la fama aktoro Karel Ho''ger, kiu mem estis esperantisto. Oni elsendis el Prago ekzemple en esperanta traduko operojn, "Prodana' neve'sta" (Vendita Fiancxino de Bedr'ich Smetana kaj "Rusalka" (Najado) de Antonin Dvor^a'k.

Sed bedawrinde tio ne dawris londe, cxar la komunista registaro malfavoris Esperanton. Jam en 1951 gxi malebligis eldonigxon de la esperanta traduko de "Riporto", kiel jam menciite. Gxi ankaw devigis malaperi la du Esperanto-revuojn, "Esperantista" (Esperantisto) en Cxehxio kaj "Esperantisto slovaka" en Slovaka Esperanto-Asocio de Cxehxoslovakio estis devigita de gxi eksigxi de UEA (Universala Esperanto-Asocio), la tutmonda organizo de la Esperanto-movado. Gxi fine devigis la Asocion "Memvole" likvidi sin okaze de la plivastigita gxenerala kunveno de la C.K. de la Asocio septembre 1952.

Tamen Rudolf Burd el Plzen^, kiu estis lawdire unu el la tri, kiuj kontrawis la "memvolan" likvidigxon de la Asocio, simile kiel Grantis^ek Kriegel oktobre 1968 en la stencilan Esperanto-gazeton "La Pacdefendanto" (LDP). En gxia aprila n-ro 1953 estas publikigita mia longa letero, kiun mi sendis al li anstataw sendi petlerteron al la C.K. de KPCxS kiel Burda diziris en sia alvoko al eksterlandaj esperantistoj, cxar mi ne povis kredi, ke tia petletero iel bone efikos.

En mia letero al Burda mi menciis, ke mi ankoraw tre juna ellernis Esperanton eksciinte, ke gxi utilas al la komunista movado, kaj longe kredis, ke Esperanto kaj komunismo povas ne nur kune ekzisti sed ecx helpi unu la alian. Des pli granda estis do mia sxoko kaj seniluziigxo, mi dawrigis, kiam mi informigxis, ke la cxehxoslovaka komunista registaro, anstataw helpi kaj subteni sialandan Esperanto-movadon, kiel mi nature atendis, komencis ja subpremi gxin diversmaniere, ecx devigante fasxistsimilte la esperanto-Asocion "memvole" likvidigxi.

Fine mi esprimis mian deziron, ke Burda klarigu al mi la situacion en Cxehxslovakio, kiu ne estis suficxe klara por mi. Sed Burda, versxajne pro singardemo, anstataw tion fari mem, alvokis la legantojn, ke prefere ili letere klarigu gxin al mi, kaj tiucele publikigis ankaw mian adreson.

Pri cxio cxi mi ne informigxis en Burda mem, cxar li ne skribis al mi gxustatempe, nek law la aprila n-ro de LPD, kiun mi ricevis marposxte nur post suficxe longa tempo, sed de cxehxo el Sydney, Awstralio.

Iun tagon fine de aprilo aw komence de majo 1953, mi tute neatendite ricevis el Sydney leteron aerposxte. La sendinto estis Harry Cook, tute nekonata nomo por mi. Montrigxis tamen, ke li estas juna cxehxo kaj krom tio esperantisto el Plzen^, sekve samurbano de Burda! En gxi li skribis proksimune jenon.

Mi legis vian leteron en la aprila n-ro de LPD, kiun mia esperantista amiko el Plzen^ sendis al mi aerposxte. Burda alvokas la legantojn, ke ili letere klarigu al vi la sutuacion en Cxehxslovakio anstataw li, sed neniu el ili kuragxos tion fari, kaj ecx se vi ricevos leterojn de iuj el ili, tiuj tute ne kontentigos vin, cxar nun en Cxehxslovakio se iu volas sendi eksterlanden leteron, li devas prezenti gxin nefermita kune kun sia legitimilo, kiu portas lian foton, al la gicxeto de posxtoficejo.

Tio estis por mi granda sxoko, cxar mi neniam pensetis, ke io tiel fia okazas en Cxehxoslovakio. Aliflanke li devas esti politika elmigrinto el Cxehxoslovakio. Tiutempe mi ankoraw portis antawjugxon kontraw politika elmigrinto el komunista lando malgraw ke mi jam forlasis KPJ kaj farigxis suficxe skeptika pri komunismo mem. Mi do krucdemandis lin en mia respondo, kial kaj kiamaniere li forlasis sian patrujon kaj trovigxas en tia fora lando kiel Awstrio.

Sed li sincere kaj detale klarigis tion en sia dua letero, law kiu li ne volis vane perdi sian junecon en Cxehxslovakio, kie ne ekzistis libero, kaj li sercxis la oportunon fugxi eksterlanden. Gxi fine alvenis, kiam li trovigxis en montregiono apud la limo kun Okcedenta Germanio kiel soldato de la cxehxeslovaka armeo manovranta tie. Ankoraw bonsxance la juna oficiro, kiu komandis lian tacxmenton, estis hazarde ankaw esperantisto fidinda.

Li do awdacis konfidi al li sian intencon. Je lia granda surprizo kaj gxojo lia superulo ne nur aptobis lian intencon sed ecx deklaris al li: "Do ankaw mi iru kune kun vi!" Ili povis relative facile transpasi la landlimon helpe de la detala mapo, kiun havis kun si la juna oficiro. Cxi tiu restis en Okcidenta Germanio, sed li mem plumigris en Awstralion. Li ankoraw ne trovis laboron kaj vivas per senlaborula subvencio, sed ecx tiel lia vivo tie estas pli bona ol lia estinta vivo kiel razisto en Cxehxoslovakio.

Mi povis fidi lian historion kaj plu korespondis kun li. Kiam li eksciis, ke mi jam suficxe bone legas cxehxe, li prunte sendis al mi du cxehxajn librojn, ambaw tiutempe neniel akireblajn kaj tial tre valorajn por mi. "hvoru s T.G.Masarukem" (Interparoloj kun T.T.Masaryk" de Karel Cxapek kaj "Kdo byl vinen" (Kiu kulpis) de Bohmil Laus^man, eksperzidanto de social-demokrata Pario" de Cxehxoslovakio.

Law "Harry Cook" fugxis Laus^man en Jugoslavion, sed en Vieno, kiujn li vizitis, li estis rekaptita de StB (Sxtata Sekureco, la cxehxoslovaka sekretpolico) kaj perforte revenigita en Pragon, kie li estis devigita publike konfesi sian "kulpon" kaj kondamni sin antaw la raportistoj ne nur cxehxeslovakaj sed ankaw eksterlandaj. Multajn jarojn poste mi informigxis jam law la cxehxlingva gazetaro, kiun eksterlande eldonadis cxehaj politikaj elmigrintoj, ke Laus^man, kompatindulo, estis kondamnita al 17-jara punlaboro kaj en 1963 mortis en Prizono en suspektindaj cirkonstancoj.

Kun "Harry Cook" mi cxiam pli amikigxis, gxis li malvualis al mi sian veran nomon: Milos^ Zvara. Korespondante kun li mi multon lernis pri la tiama situacio en Cxehxoslovakio. Bedawrinde mia tiel fruktodona korespondado ku li devis post du jaroj cxesigxi, cxar li provi ligi min kun Josef Josten, cxehxa jxurnalisto, kiu kiel politika elmigrinto fondis kaj cxefis en Londono kontrawkomunistan gazetaragentejon FCI (Free Czech Information, Libera Cxehxa Informado).

Mi intuicie antawsentis en tio grandan dangxeron por mi, cxar mi estis preskaw certa, ke ankaw en FCI-on penetras agento de StB. Se cxi tiu ekscius, ke mi kontaktas FCI-on, estus fino kun mia kariero de tradukisto el la cxehxa literaturo! Cxar tiutempe mi plene dependis de la cxehxoslovakaj oficialaj institucioj: la kulturministerio, Svaz c^eskoslovensky'ch spisovatelu (Asocio de Cxehxoslovakaj Verkistoj) kaj DILIA (Divahelni' a litera'rni agentura, Teatra kaj Literatura Agentejo) por akirado de cxehxaj libroj kaj de permeso de ilia tradukado kaj eldonado tial, ke ankoraw ne eblis acxeti ilin en Japanio kaj ankaw la awtoroj el Cxehxoslovakio ankoraw ne rajtis permesi tradukadon kaj eldonadon de siaj propraj libroj!

Mi do ne nur rompis mian korespondadon kun Milos^ Zvara sed ankaw tute ne reagis al Josef Josten malgraw ke mi donace ricevis de li lian anglalingvan libron "Oh, My Country" (Ho, mia patrujo) kun lia dedicxo. Multajn jarojn poste, jam post Praga Printempo, mi eksciis, ke efektive penetris en FCI-on agento de StB nomata Jaroslav Hoda'c^, law la libro "Spio'n vypovi'da'" (Spiono eldiras) de Josef Froli'k aperinta en 1979 cxe la cxehxa ekzila eldonejo Index en Ko''ln.

Frolik estis majoro de StB, sed cxar lin minacis aresto pro tio, ke li aktive partoprenis en la demokratiga movado de 1968, li kun sia familio (la edzino kaj fileto) unue vizitis Bulgarion pretekste de ripozo kaj de tie ili en motorboateto sekrete transveturis Turkion, de kie ili plufugxis en Usonon.

Mi ne dubis, ke Milos^ Zvara faris tion simple pro bonvolemo por helpi min plibone informigxi pri la situacio en Cxehxoslovakio, sed en tiama situacio tio bedawrinde estis por mi "medve^di' sluz^ba" (Ursa Servo) kiel oni diras cxe vi.

7. Kion plue donis al mi la cxehxa literaturo

Ke mi eksciis law la ekzemplo de "Riporto", kiel oni cenzure kripligas en Cxehxoslovakio ecx libron de komunista awtoro kiel Juliun fuc^ik, mi jam rakontis al vi.

Ankaw en la kazo de "Milito kontraw Salamandroj" mi eksciis, ke oni siatempe jam sub la komunista regado forcenzuris gxin duloke. Nome en gxia eldono en "Sve^tova' c^etba" el 1955, kiel ekzempleron mi trovis same en unu el la librobrokantejoj de Prago iam dum mia restado tie, ke la tuta proklamo de Komunista Internacio al cxiuj subpremataj kaj revoluciaj salamandroj de la tuta mondo subskribita de Molokov (evidenta parodio de Molotov, la dekstra mano de Stalin), en la 2-a cxapitro "Po stupni'ch civilisace" (Law la sxtupoj de la civilizacio) el "Kniha druha" (Libro Dua) estis forstrekita.

La alia loko forcenzurita trovigxas en la 10-a cxapitro "Pan Pvondra to bere ne sebe" (S-ro Pvondra penas tion sur sin) el Kniha tr^eti (Libro Tria): Povondra, unu el la gravaj personoj de tiu romano, parolas en cxipeto sur la rivero Vltava, kiel li iris fidkapti, al sia jam plenkreskinta filo, kiu akompanas lin, pri tio, kiel la salamandroj subakvigas landojn unu post la alia, kaj lamentas.

"To je tuhle Egypt a Indie a C^ina, - I na rusko si trouali; a takova' to bula velka' zeme^, to Rusko." (Jen estas Egipto kaj Hindio kaj Cxinio, - ecx al Rusio ili kuragxis; tio ja estis tia granda lando, tiu Rusio.)

La substrekita parto de la citajxo estas forstrekita. Mi havas cxe mi tri eldonojn de la ruslingva traduko de "Milito kontraw Salamandroj" aperintajn en estinta Soveta Unio. Ankaw en cxiu el ili mankas ne nur la proklamo de Komunista internacio sed ankaw la substrekita frazo el la citajxo cxi-supre. Oni do ne toleris tie kaj tiam ecx en fikcia romano ne nur parodiigxon de la proklamo de Komunista Internacio kaj Molotov sed ankaw subakvigxon de Rusio.

Cxu post disfalo de Soveta unio la du forcenzuritaj lokoj en la ruslingva traduko estas revivigitaj? Mi sxatus ekscii ankaw tion. Cxe vi felicxe ili estis revivigitaj jam en 1958 kaj dank'al Dio restas tiel gxis nun.

Mi informigxis, mi jam ne memoras precize kiel, ankaw ke la romano "Zbabe^lci" (Poltronoj) de Josef S^kvorecky' pri la unuaj tagoj post liberigxo disde la nazigermana okupacio fare de la soveta armeo en cxehxa provinca urbo, estis malpermesita nelonge post eldonigxo. Dum mia restado en Prago akompanate de Ivan Krousky', jam menciita, kiu estas el la sama urbo (Na'chod) kiel S^kvorecky'.

Tiufoje mi eksciis de li unuafoje, ke ankaw romano "Z^ivot s hve'dzou" (Vivo kun Stelo) de Jir^i Weil pri la vivo de juda intelektulo en Prago, kiu kasxas sin antaw deportado en koncentrejon, estas malpermesita. Instigite de S^kvorecky' mi japanigis tiun romanon en 1967, post kiam oni fine permesis gxian reeldonigxon en 1954.

Kial en Cxehxoslovakio, kiu lawdire konstruas socialismon sub gvido de la komunista partio, malpermesas ankaw tiajn benegajn librojn kiel "Zbabe^lci" (Poltronoj) kaj "Z^ivot s hve'zdou" (Vivo kun Stelo) kaj cenzure kripligas ecx verkon de komunista awtoro kiel "Riporto" de Julius Fuc^ik same kiel antaw kaj dum la milito en facxista Japanio oni ekzemple krude kripligis cenzure la romaneton "Krabsxipo" de komunista verkisto Kobayasi Takizi?

Io simila ne plu okazis postmilite en Japanio, de kiam finigxis la usona okupacio, sub kaputalismo malgraw ke gxi ankoraw ne estas suficxe demokratigita, escepte fare de KPJ, kiel mi jam menciis. Kiu el tiuj du sistemoj estas plibona kaj supera, cxu "socialismo" de Cxehxoslovakio aw kapitalismo de Japanio? La respondo estis klara. Mi do definitive kaj por cxiam cxesis edti komunisto. Kompreneble tio neniel signifas, ke mi cxesis esti kritikanto ankaw de kapitalismo.

Jen kion antaw cxio donis al mi la cxehxa literaturo.

Ankoraw multon alian gxi donis al mi. Sed pro mando de spaco mi menciu nur unu aferon, mi nome lernis tradukante el la cxehxa literaturo ankaw, kiel verki.

Oni povas lerni verki ankaw per legado, sed mi trovis proprasperte, ke oni plj bone lernas verki per tradukado. Kaj cxar mi japanigis plej multe el la cxehxa literaturo, mi plej multe lernis verki gxuste el gxi. Mi do lernis verki de Bozena Nemcova, de Jaroslav Has^ek, de Karel C^apek, de Julius Fuc^ik, de Jir^i Weil kaj de Arnos^t Lustig. Ili cxijn do estas miaj instruistoj de verkado.

Mi nun estas jam 85-jara kaj devas vole nevole konscii, ke ni devas post nelonge adiawi la mondon. Mi do decidis verki mian awtobiografion, por ke mi povu spirite vivi ankoraw longe ecx post mia korpa morto. Kaj eksperimente mi verkas gxin en Esperanto, ne en mia denaska lingvo japana, antaw cxio por pruvi per konkreta ekzemplo ke Esperanto estas jam vivanta lingvo plene tawga ankaw por literatura esprimado.

Se mia awtobiografio estus inda kaj Esperanto estus jam vere vivanta lingvo plene tawga ankaw por literatura esprimado, kiel mi kredas kaj asertas, gxi estos certe tradukita el Esperanto en plurajn lingvojn, gxis tio fine reehxos en Japanio, tiel ke aperos ankaw en Japanio eldonejo preta eldoni gxian janapan version, kiun mi mem pretigos. Gxis tiam mi pacience atendos, kompreneble se mi felicxe ankoraw vivos. Tiel estu!

Mi kredas, ke vi ne prenos kiel esprimon de mia nemodesteco, se mi mencios konekse kun miaj cxi-supraj eldirajxoj jenan cirkonstancon. Kiel antawekzercon por mia awtobiografio kaj por pruvi mian verkkapablon en Esperanto, mi verkis en printempo lastjare (en 1995) eseon "Kiel Esperanto helpis al mi solvi enigmojn de 'Riporto'". En 1979 fine aperis en Prago esperanta traduko de "Riporto" sub titolo "Riporto skribita en la pendumila macxo", kiu estas la reviziita kaj kompletigita versio ellaborita de du cxehzaj kompetentaj esperantistoj: V.Novobilsky' kaj O.Knichal, surbaze de la origina esperanta traduko de Rudolf Hromada el 1951.

Kaj mi sendis gxin al UEA, kiel sidejo trovigxas en Rotterdam, por la lastjaraj Belartaj Konkuroj, kiujn cxiujare gxi awspicias, en la brancxo eseo. Felicxe gxi estis elektita kiel la plej bona eseo kaj mi ricevis por gxi Premion Luigi Minnaja.

Mi opinias, ke mi dankas mian sukceson en la Belartaj Konskuroj al tio, ke mi lernis kiel verki cxefe el la cxehxa literaturo kies verkojn supre menciitajn mi japanigis, same kiel el mia multjara internacia korepondado en Esperanto.

La fakto mem, ke cxi tiu eseo mia nun aperas en cxehxlingva traduko, estas rezulto de la premiigxo de mia plufrua eseo.

fino


Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp