VK-99


USONA PARLAMENTO FARIS AROGANTAN POSTULON AL JAPANIO DIVIDI PLI DA ARMEAJ SHARGHOJ

La usona parlamento pasigis la leghproponon pri defenda elspezo de j. 1990 la 9an kaj 15an de novembro respektive, kiu inkludas rezolucion postulantan ke Japanio prenu sur sin chiom da "senperaj kostoj" de Usona Armeo en Japanio.

La rezolucio, kiu estis konsentita inter la du domoj, postulas ke Japanio (1) prenu sur sin chiom da 'senperaj kostoj' de usona armeo en Japanio, krom pagojn kaj kompensojn al usonaj soldatoj; (2) plimultigu ghian totalan elspezon por defendo kaj Oficiala Helpo por Disvolvigho (ODA) al 3-4% de la tuta nacia produkto ghis 1991, nivelo egala al tiu de nacioj de NATO kaj (3) en la sekvanta kvinjara defenda plano (1991-95) achetu usonajn kompletajn armilojn kaj amunicion, inkluzive aviadiloj de AUACS kaj militshipoj de 'Aegis'.

Estas preskau certe, ke la prezidento subskribos la leghproponon en leghon, kaj ke usona administracio uzos tiun leghon por pliigi premon sur Japanion dividi pli da militaj sharghoj. Se tial, tio estos grava entrudigho en japanan nacian suverenecon rilate al la kompilado de bugheto kaj defenda elspezo--afero kiuj povus disvolvi gravan diploman problemon.

La postulo de la usona kongreso prezentas premon sur Japanion por ghia enorma elspezo, precipe la postulo ke Japanio prenu sur sin chiom da senperaj kostoj de usona armeforto en Japanio. GHi estas tre malprudenta postulo, kiu krude ignoras la kondichojn de la Interkonsento Koncerne la Instalajhojn kaj Pozicion de Usona Armeforto en Japanio, interkonsento subskribita sub la Japana-Usona Traktato por Sekureco.

Raporto publikigita far la 'General Accounting Ofice (GAO)' de Usona Parlamento en la pasinta augusto ech asertis ke la supraj postuloj estis faritaj sen revizio de la akto. Tio estas nenio krom subordigo de Japanio al Usono kiel unu el ghiaj regataj shtatoj.

Estas absoluta mensogo diri, ke la usona armeforto en Japanio estas por la defendo de Japanio. Estas jam bone konata fakto, ke ili postenighas en Japanio por uzi la Japanan Arkipelagon kaj la Japanan Memdefendan Korpusaron kiel parto de usona strategio en Azio kaj la Pacifiko, rigardante Japanion kiel la antauan fortikajhon en la regiono.

La lastatempaj armeaj manovroj PACESH plej klare montris tion. Tio ne estis ekzercado planita por defendi Japanion, sed prova prezentado planita por komplete subordigi Japanion al usona strategio, en kiu oni uzas Japanan Arkipelagon por daure chantaghi Sovetunion kaj, se necese, fari kontrausovetunian militon, atakante la siberian fervojon.

Kiel senhonta ili estas postuli, ke Japanio devas preni sur sin chiom da kostoj de la usona armeforto en Japanio, kiam ili uzadas la militbazojn kaj konstruajhojn de Japanio senpage kaj atencadas teritoriajn aeron, spacon kaj maron de tiu nacio, je la ridinda preteksto ke ili defendas la teritorion de Japanio.

[要旨] アメリカの両院が日本政府に軍事費の大幅な増額を要求する決議を通過させたが,これは実に横暴な要求だ.



Sovetuniaj Esperantistoj Kantis por Geknaboj en Hirosxima

Al urbo Hirosxima venas pli kaj pli multaj alilandaj esp-istoj. 40 el Koreio, du el Cxinio kaj Sovetunio, kaj unu el Finnlando, Jugoslavio kaj Nederlando. Ili venis unuope aux grupe al la urbo dum lasta duonjaro.

Profitante viziton de du profesiaj muzikistoj el Sivetunio Esp-Centro de la urbo arangxis koncerteton cxe elementa lernejo Niho, kie laboras esp-ista instruistino, kaj sukcesis montri al 20 instruistoj kaj 550 lernantoj la fakton: Esp-to vivas.

La muzikistoj el Moskvo, s-inoj Galina kaj Elena vizitis Japanion unu monaton ekde la 31-a de okt. 1989, kaj havis koncertojn en Tokio kaj aliaj urboj invitite de sia japana amiko, s-ro UMEDA Yosimi, kaj kunlabore kun organizantoj de la urboj. Jen kelkaj impresoj de knaboj, kiuj por la unua fojo vidis kaj auxskultis homojn, kiuj venis el Sovetunio, kaj kantis en bela Esperanto matene la 15-an de novembro, 1989. Ili unue auxskultis 6 kantojn de la s-inoj en gimnastikejo, kaj poste reveninte al sia klascxambroprezentis sian muzikludon antaux la gastoj)

Venis muzikistoj el Sovetunio

Y.O. (knabo)

Komence mi ne bone komprenis la enhavon de la prezentata kanto, sed pli kaj pli komprenis ankaux ritmon. Auxskultante kanton, "La turka musido", komponitan de s-ino Elena, estis al mi mirinde, vocxo sonoris tra gimnastikejo, kaj ke sxi komponis tiel belan kanton. Mi miris pro sxia respondo al nia demando, ke miziko venas en sian kapon, kaj sxi komponas. Al mia kapo venas nur ideo kiel ludi kun aliaj knaboj.

S-inoj Galina kaj Elena

Y.T. (knabino)

Por la unua fojo al Japanio venis s-inoj Galina kaj Elena el Sovetunio. Prezentitaj kantoj estis tre admirindaj tion, kiom mi estis kvazaux en revo. S-ino instruisto Osioka interpretis, sed parton de koruso, kiun cxiuj devis kanti, ni preskaux ne povis kanti. Cxar mi ne plu povos vidi ilin, mi ecx sola sekvis la s-inojn, kaj kune kantis la parton. Mi treege emociigxis pro kantoj, piano kaj vocxo. Vere ili estas profesiaj. Do ni raportos hejme kiel admirinda estis muziko hodiaux.

Impreso pri la du sinjorinoj

M.S. (knabo)

Unue mi interesigxis kiel la sinjorinoj komunikos nin. Mi ne sciis, ke sinjorino instruisto Osioka povas komunikigxi kun ili. Kiom da alilandaj lingvoj vi povas paroli s-ino instruisto Osioka? Mi tuj konstatis ekauxskultante muzikon, ke ili estas profesiaj. Mi ne komprenis la lingvon, sed bone komprenis ke gxi estas treege bela. Unue mi interesigxis kia estas la rusa lingvo. Nia klaso estas felicxa, cxar la du gxojis pro nia prezentado - mi estis tre gxoja.

Amikoj el Sovetunio

K.O. (knabino)

Ili lerte kantis senkompare kun ni. Vocxo sonoris en gimnastikejo, kaj estis tre bela. Mi ekpensis, ke mi amikigxu kun homoj de la mondo en cxi tiaj spertoj. Ecx se ne komprenas lingvon, homoj povus amikigxi, kaj inter amikoj ankaux lingvo komprenigxos.

Amikigxo

Y.Y. (knabino)

Mi estis tre gxoja pro la vizito, kaj ke mi povis amikigxi internacie, kaj ke mi auxskultis nekonatan mizikon. Vocxoj en kantado estis tre klaraj, kajla kantado estis tre agrabla. En manpremo mi pensis, ke ili estas zorgemaj kaj tre amoplenaj homoj. Mi deziras, ke homoj en la mondo amikigxu, kaj estu pli amikaj. Mi deziras esprimi dankon al la sinjorinoj. Mi deziras amikigxi kun homoj de la mondo.

Impreso

Y.T. (knabo)

Auxskultante la kanton mi bedauxris, ke mi ne sciis la rusan lingvon. De nun mi havas du konatojn en Sovetunio. Antaux la vizito mi supozix, ke cxiuj homoj Sovetunio estas tre grandaj, kaj ankaux la gastoj. Sed, mi ne sentis tion pri ili. Mi estis gxoja auxskultinte impresojn de ili pri la vizoto al Japanio.

Mi ekdeziris viziti Sovetunion, kiam mi estos plenagxa. Cxar onidire homoj el Sovetunio malofte kantas en Japanio, tro valora estis la kantado al mi. Mi tre gxojas dank'al la sinjorinoj.

Gastoj el Sovetunio

M.N. (knabino)

Mi sentis ion pli largxan ol renkonti japanan konaton. Cxar ne ofte okazas, vizito de laa sinjorinoj donis al ni specialan honoron kvazaux ni estus la imperiestro. Ni havas pli kaj pli belajn memorojn en la koro en konatigxoj kun homoj el diversaj mondpartoj. Sen mikrofono, el ne tiom grandaj korpoj, elvenis tamen tiom vigla, bela kaj forta vocxo. Mirkonsternite miaj okuloj estis punktaj fikse al ili. Mi deziras disdoni niajn orelojn, kiuj auxskultis la kantadon, ricxan je muzikeco al subklasuloj, kiuj ne auxkultis gxin.

P.S. Instruistoj de aliaj klasoj en 6-a lernejjaro raportis, ke 90% de la gelernantoj skribis sian impreson sur sia taglibro, ke ili gxuis kaj admiris la koncertenton.

(OSIOKA Moritaka)



RESPONDECO DE JAPANA REGISTARO KAJ ENTREPRENEGISTOJ PRI "VARMDOMA EFIKO"

La sinteno de la japana registaro, en la lastatempa internacia konferenco por preventi la varmdoman efikon, estas tre kritikinda.  La ministeria konferenco pri atmosfera polucio kaj la klimato, okazigita en Nederlando la 6an kaj 7an de novembro, alprenis deklaron glaciigi la kvanton de eligota karbona dioksido ghis la jaro 2000. Tio estas la bazo, sur kiu oni elluktos kontrau tiu problemo kaj efektivigos internacian kunlaboron. La dato kaj aktualaj ciferoj pri la eligo de karbona dioksido ankorau ne estis deciditaj. CHiuokaze, char la konferenco fiksis la direkton de la malpliigo de la eligo de karbona dioksido, chiu registaro, precipe la registaro de Japanio, kvara-ranga eliganto en la mondo, devas plunumi sian gravan respondecon.

Komence, la japana registaro prenis malan pozicion. Pretekste ke tio "devas akordi kun ekonomia evoluo" kaj ke estas "tro frue por komenci", la japana registaro forte rezistis la fiksadon de finaj celoj por bridi karbonan dioksidon. Mano en mano kun Usono, eliganto numero unu de la gaso, Japanio daurigis kontraustaron al la plano ghis la fina momento, kaj igis forvishi specifan tempon kaj ciferojn for de la origina provajho de la deklaro, kiu estis proponita de Nederlando, la patrona shtato. Estas nature, ke internacia kritikado estis koncentrita sur tiun sintenon de la japana registaro.

En sia politika parolado donita en oktobro, la chefministro KAIHU Toshiki emfazis la registaran klopodon pri la "terglobaj mediaj problemoj, inklude de prevento de la varmdoma efiko". Sed la sinteno de la registaro en la konferenco estas ghuste la malo de lia diro. Je la fono de la registaro de la Liberal-demokrata partio rilate al tiu problemo, trovighas la koncerno de entreprenegistaj rondoj, inkluzive de la elektro-monopolo.

Estas raportite, ke la Federacio de Elektraj Entreprenoj, la organizo de elektraj entreprenistoj, kiu respondecas pri preskau unu triono de la tuta eligo de karbona dioksido en tiu chi lando, kondamnis la provajhon de ladeklaro kiel "nerealisma", kaj oponis fiksadon de supra limo por la eligo de la gaso. La automobilaj kaj shtalaj industrioj laudire kontrauis la bridon de karbona dioksido, pretekste ke estas "tre malfacile pro teknika kauzo".

La pozicio de la registaro de LDP, aliance kun entreprenegistaj rondoj, obstrukcas klopodon de la mondo preventi la varmdoma efiko. Tiurilate la Ministerio de Internacia Komerco kaj Industrio estas la unua rolanto, kaj tio farighis pli klare montrita al la okuloj de la popolo dum la internacia media konferenco okazigita en Nederlando.

Se la japana registaro kaj entreprenegistaj rondoj daurigas tian sintenon, nek teknika evoluo pri la brido de la eligo nek progreso je specifaj pashoj ne estas atendeblaj.

Preventi shanghon en la ekologia bilanco de la Tero, la sagho de la omaro devas esti kunigita por helpi malpliigi la eligon de karbona dioksido. CHi-rilate, Japanio havas grandan respondecon.

Due, por bremsi la eligon de karbona dioksido, teknologia evoludo estas esenca, krom shparado kaj raciigo de la uzo de brulajho. Samtempe emfazo devas esti metita sur la protekton kaj plilarghigon de arbaroj, kiuj absorbas karbonan dioksidon. Japanaj grandaj entreprenoj havas gravan respondecon pri tio, char ili masive forhakadas arbarojn en aliaj landoj, kun konsento kaj ech kuraghigo de la japana registaro.

Trie la grandega ekonomia forto de Japanio povos esti helpa al homa progreso nur per aktiva internacia kunlaboro por la konservo de la tergloba medio, ekzemple malebligante la senplanajn forhakadojn de arbaroj.

[要旨] 日本政府は電力会社など財界と結んで, 地球環境問題に取り組む世界の努力に水をさす.



Acida Pluvo en Japanio

Jen estas esperantigo de intervjuo farita de la Sxuukan Jomiuri (semajna gazeto) kun KOBAYASXI Jasuhiko de la Media Agentejo.
Demando: La unua fazo de la esplora projekto pri la acida pluvo malkasxis, ke la pluvo havas meznombre pH de 4.7. Cxu estas do la acidizo de pluvo progresas ecx pli rapide ol la antauxdirita?
Respondo: Jes. Acideco pliigxis subite kaj dramece. Kvankam ni anticipis ciferojn, kiuj indikas iom acidan pluvon en industriaj regionoj, ni ne atendis havi pH^nivelo de kvar ie en Japanio. Acid-nivelo de 4 signifas, ke ni estas en proksimume la sama grado kiel Euxropo kaj Usono.
Demando: Cxu tio difektos arbarojn kaj arbojn tiel, kiel tio faris en Okcidenta Germanio kaj Kanado?
Respondo: Inter 1973 kaj 1976 ni ricevis plendojn en la centra Kantoo (la regiono kun Tokio en la centro) pri doloraj okuloj kaj juka hauxto. Ni esploris tion por vidi, cxu la simtomojn kauxzis acida pluvo, sed tiupunkte ni povis konfirmi nenion. En 1985 ni observis, ke la pintoj de cedroj en iu parto de la gubernio Gunma verkigxas, kaj multaj homoj suspektis, ke acida pluvo estas la kauxzo. Sed ankaux pri tio ni atingis neniajn konkludojn.
Demando: Kial la efikoj de acidizo gxis nun estis tiel nevideblaj en Japanio, malgraux tio, ke la grado egalas al tiuj en Euxropo?
Respondo: Unu kauxzo estas, ke la kvanto de pluvofalo en Japanio estas pli granda ol tiu en plejparto de Euxropo. Tial, la komponajxoj, kiuj formas la bazon de acida pluvo - jonoj de sulfura kaj nitra acidoj - estas pli facile forlavataj; estas malfacile por ili almetigxi al arboj aux akumuligxi en la tero.
La dua kauxzo estas ke la japana tero havas escepte dikan tavolon de organika materio. La pozitivaj jonoj en tiu organika materio havas altan kapablon neuxtralizzi la acidecan enhavon. En lokoj kiel Skandinavi, kei estas nur tre maldika tavolo de organika materio sur kalksxtono, la efikoj de la acida pluvo estas multe pli fortaj.
Trie kauxzo estas ke Japanio estas volkana tereno. Pro la volkanoj la tero preskaux estas stato de acidizo. Ankaux la plantoj alkutimigxis al acida tero kaj havas elte evoluitajn bukrajn povojn.
Demando: Cxu nia medio estos sendangxera ecx se pluvo falados dum la venontaj kvin aux dek jaroj kun la samaj pH-niveloj?
Respondo: En nia nuna esplorado ni dauxrigas ekzamenojn cxe 133 lagoj. El tiuj logoj 15 farigxis acideca pro naturaj fenomenoj tiaj kiel volkanoj. Tridek tri estas malforte acida sed estas en dangxero farigxi pli acida en la proksima estonteco. Se temas precipe pri tero, ne estas aparta loko, kiu estas en dangxero de tuja drameco sxangxigxo ene de la venontaj kvin jaroj.
Tamen, iuj euxropaj ekspertoj atentigis, ke acidizo ne okazas iom post iom; Tio venos subite. Iurilate estas malfacile decidi precize kiom longe ni povus aserti ke estas sendangxere.
Demando: Lasatatempe plimultigxadas sxtalbetonaj konstruajxoj kiel apartamentaj domoj. Kio estas la efiko de acida pluvo sur tiuj?
Respondo: La surfaco de betono estas tre alkalia. Mi ne auxdis, ke ia grava difekto estis observita gxis nun sur tiuj konstruajxoj, ecx en alliaj partoj de la mondo. Dum kelka tempo ili ne estas en dangxero, mi opinias.
Demando: Laux la rezultoj de la esploro, la gubernioj flanke de la Maro Japano kiel Niigata kaj Tojama estas malpli policiitaj ol aliaj regionoj de Japanio, sed la pluvo estas pli acida. Kelkaj diras, ke tio estas kauxzata de policio devenante de Cxinio.
Respondo: Ni ja scias, ke la substancoj, kiuj kauxzas acidan pluvon venas de auxtomobiloj, elektrocentraloj kaj laij fabrikoj. Tamen, ni ne povas spuri klare kauxzo-efikajn rilatojn. kelkaj diras, ke la velkado de cedroj en la gubernio gunma estas kauxzita de la polucio de la industria zono de Keihin, sed ni ne scias kiel venas la policiaxjoj el tiu zono - ili pouvs iri ien ajn en la mondo. Ni ankoraux ne solvis tiun misteron. Ni ne estas en pozicio povi aserti science, ke ni suferas efikojn de poluciajxo el Cxinio.
Demando: Kio estas viaj politikoj por la estonteco?
Respondo: En la dua parto de la esplorado ni planas starigi pormezurajn instalajxojn pri acida pluvo en izolitaj insuloj kiel Cusxima kaj ni ankaux faros esploradon je tergloba skalo. Ni intersxangxos informojn kaj faros komunajn esploradojn kun la euxropaj nacioj, kiuj jam delonge traktadis similajn problemojn de acida pluvo. Plue, ni intencas sercxi eblecon cxu ni povos plibonigi mezurajn kaj detektajn metodojn kun niaj najbaraj orienaziaj nacioj, inkluzive de Cxinio kaj Suc-Koreio, kun kiuj ni estis malfruaj havi retaron. Ni nun alvokadas al niaj najbaraj nacioj kunigxi kun ni por kontrauxbatali tiun problemon.



Dramo malpermesita

NGAOKA Jxiroo
Nia kamparana urbo SAGAE (42 000 logxantoj), konata de siaj bonkvalitaj cxerizoj kaj malnova budhisma templo Jxionjxi, situas 15 kilometrojn nordokcidente de la guberniurbo Jamagata. Meze de tiu kampara urbo kusxas svelta monteto Nagaoka kun multe da pinoj kaj sakuroj. De sur gxia supro 156 metrojn alta super la marmivelo, oni povas vidi belan panoramon de la urbo. Kiam vetero estas bela vidigxas profunde sur la fono la altaj montcxenoj Zaoo sude, Asahi okcidente, la Sankta Monto Gassan nordokcidente ktp. Se oni sin turnas orienten kaj rigardas malsupren, oni trovas tuj proksime nemalgrandan lernejon. Gxi estas municipa mezlernejo Rjootoo, la scenejo de fatala dramo priraportota.

La 22an de oktobro, 1988, la mezlernejo Rjootoo havis sian tradician lerjejfeston, sed tamen gxi ne estis interesa, ecx senverva kontraste al la pasintjaraj pro tio, ke gxia cxefprogramero, dramo titolita "Vilagxa vivo en la fag-arbaro", efektive ne surscenigxis. Kial ne surscenigi la cxefprogrameron? Cxar unu tagon antaux la festo la estro de la lernejo subite malpermesis al la lernantoj ludi tiun teatrajxon, timigite de la interveno fare de Jamagata-Divizio por Arbaradministrado kaj Sagae-Policejo. Kial do tia senprecedenca kaj malfacile komprenebla afero okazis? Kaj kiel gxi fakte iris?

Estis la 21a de okt., 1988, landa jxurnalo Mainicxi raportis en la eldono por Jamagata pri la dramo kiu apelaciis por konservo de akvo kaj fag-arbaro, unuvorte pri la graveco de naturoprotektado. Tiu raporto iom ampleksa rakontis, ke la temo de la festo estas akvo, tial kelkaj geknaboj sub la gvido de ilia instruistino NASU Mihoko, vizitis s-ron SATO Jukio, membro de naturoprotekta organizo en Japagata, por informigxi pri akvo kaj fago, ke tiu sinjoro kun sia frato akuzis Oguni-Divizion de Arbaradministrado kontraxu la hakado de fag-arbaro en lia naskicxloko, kej ke ili rakontis al la vizitantoj pri sia infaneco en montaro, pri la interrilatoj de fagoj, salvelinoj (Salmopluvius) kaj akvo. Estis raportite ankaux, ke la dramon verkis KOBAJASxI Hideki, vicprezidanto de la sindikato de la lernantoj, kune kun la instruistino, kiuj multe emociigxis de la rakontoj de s-ro SATOO, kiu cxiam apelaciis por la fag-arbaro kaj akvo.

Estis cxirkaux la 10a horo de la 21a. Vicestro de la Divizio por Arbaradministrado en la urbo telefone petis de la lernejo la scenaron de la dramo. La estro de la lernejo forestis tiun tagon , do la vicestro de la lernejo, surprizita de neatendita interveno, tuj venigis siajn stabanojn inerkonsiligxi, malgraux tio, ke li provizore figuzis liveri la scenaron al la divizio. Ilia interkonsiligxo dauxris tre longe, kvankam intermite. S-ino NASU devis modifi la scenaron por pli moderigi parolojn en la dramo. Intertempe cxirkaux la 14a horo la vicestro de la divizio mem vizitis la lernejon kaj denove petis la scenaron. Tamen ne sukcesinte gxin enmanigi al si, li blufis cxe la foriro, ke oni severe traktos la aferon, se kritikingaj vortoj provigxas en la dramo. Intertempe je la 15a horo ankaux la polico intervenis. Unu plicanino telefonis al la lernejo, ke cxi volas ricevi la scenaron nepre hodiaux, ke sxi atendos gxin senhorlime en la policejo. Je la 17a horo komencigxis la interkonsiligxo de cxiuj instruistoj. S-ino NASU kaj kelkaj multe pledis por la dramo, sed ili ne sukcesis persvadi la kontrauxdirantojn kun la vicestro cxe la kapo. Post 2-hora diskuto sxi sciis ke ecx tiuj, kiuj subtenas sxin ne emeas paroli plu, kaj fine sxi devis rezigni la ludon. Estis post la 19a horo. Tiam okazis granda tumulto inter la lernantoj, kiuj atendis ekster la cambro dum la instruista interkonsiligxo. Ve, la sinjoro mem devis kvietigi la ekscitigxintajn lernantojn kaj forvidi ilin reiri hejmen larmante. Post la fermo de la interkonsiligxo la lernejestro revenis lernejen. Finfine, post la 21a horo la scenaro falis en la manon de la policanino.

La 23an de oktobro la sama jxurnalo Mainicxi aperigis pli ammpleksan artikolon pri la subita cxesigo de la dramo. Gxi severe kritikis la memligligon de la lernejo, kiu pretekstis nur laux la parolo de la akuzinto, ke la dramo estas verkita surbaze de materialoj el la afero nun jugxata en tribunalo, do gxi ne tauxgas al la lernejo, kaj ke la lernejo vole nevole devis malpermesi gxian ludon el sia propra iniciato. Kompreneble la artikolo kritikis ankaux la intervenojn de la Civizio de Arbaradministrado kaj la polico. La jxurnalo Akahata ankaux kritikis la aferon en la sama tago. Ali granda jxurnalo Asahi sekvis ilin la sekvantan tagon per preskaux sama enhavo, kaj poste ankaux aliaj. Mainicxi kaj Asahi, ambaux raportis entute cx. 15 fojojn dum la sekvintaj 4 monatoj. En marto cxijare (1989) la revuo "Asahi journal" (17, mar.) riprocxis la incidenton kaj, la 10an de la sama monato, gxin sekvis ankaux la fama kolumno de la jxurnalo Asahi, Tensei Jxingo (Vox Populi, Vox Dei).

Monatojn pli antauxe, nome decembre, 1988, en urba civitana halo oni havis kunvenon por diskuti pri la afero, iniciatite de eksestro de la Eduka Fakultato de Universitato Jamagata kaj kelke da aliaj, sed tie kolektigxis nur cx. 30 personoj, inter kiuj sin trovis nur kelkaj instruistoj el nia urbo. Neniu el la memlernejo Rjootoo krom la sinjorino venis pro tio, ke la lernejestro sekrete malpermesis al cxiuj siaj lernejanoj priparoli tiun cxi problemon, dum instruistoj el alia lernejo estis tro sagxaj por partopreni tian kunvenon.

La 21an de jan., 1989, okazis en Jamagata alia kunveno por konsideri la aferon kun cx. 200 partoprenantoj. Venis ne malmultaj ecx el malproksimaj urboj kaj urbetoj, sed el nia urbo malmultaj. Apelacio deklarigxis en la kunveno, draste kritikante la intervenojn fare de la Civizio de Arbaradministrado kaj la polico. Gxi atentigis la publikon pri Artikolo 10 de la Legxo pri la Fundamento de Eduko. Kiel konate tiu artikolo postulas, ke la edukado estu farata responde rekte al la popolo, sen submetigxo al malprava regado; gxuste tial la eduka ekzekutivo devas klopodi benteni la necesajn kondicxojn por la edukado.

Inter ne malmultaj reakciuloj, kiuj estis venkitaj unu post alia, rimarkina estis la obstinega tutgubernia organizo de naturoprotektaj grupoj, dum la sinteno de la instruista sindikato aspektis tue enigma, precipe por eksteruloj. La fakto estas, ke ekestis arda diskuto en la sindikato inter t.n. plumultoj kaj malplumultoj tial, ke la plimultoj ne volis rekoni la fakton de la intervenoj fare de la du cxtataj auxtoritatularoj kaj tiun de la memreguligo de la lernejo. Rezulte, kvankam la sindikata plenumkomitato protestis kontraux la edukaj komitatoj urba kaj gubernia kaj la laiaj koncernaj instancoj, tiu protestado estis nur formala. Unuvorte, gxi ankaux gxentile memreguligis, samkiel la instruistaro de la mezlerjejo kaj la gepartoj de la lernantoj, kiuj estas ja ostagxoj al la lerneja auxtoritato.

La plej elstara reakcio aperis cxe Advokata Asocio de Gubernio Jamagata. Gxia komitato por homaj rajtoj, post sia detala esplorado laux peto de la supre menciita naturoprotekta organizo, en la nomoj sia kaj de la asocio. la 7an de feb., 1989, oficiale avertis la tri koncernajn instancojn pro la atenco kontraux la homaj rajtoj de la lernatoj, atentigante pri Artikolo 26 de la Konstitucio de la Japana Regno, (kiu deklaris, ke cxiuj nacianoj havas la rajton ricevi edukon kaj la devon igi siajn infanojn ricevi edukon/ la eduko devas esti senpaga) kaj pri la supre citita Artikolo 10 de la legxo pri eduko.

Iom poste dum sesioj urba kaj gubernia respektive, membroj de la komunista partio demandis pri la afero, sed la respondoj de la koncernaj auxtoritatuloj estis: "la dicido estis farata ne pro t.n. intervenoj, sed el propra iniciato de la instruistaro. Do ni kredas, ke fakte ne ekzistis t.e. intervenoj."

Malgraux severaj kritikoj aux avertoj el diversaj flankoj, ne nur la intervenintoj, sed ankaux la intervenitoj ne repripensis pri siaj kondutoj. Kvankam la lernejestro kondamnis la teatrajxon ne tauxga, mi en mia opinio trovis nenion riprocxendan en la scenaro. La sinjorino nun trovas sin en malfacila situacio en la lernejo. Lastatampe mi havis cxancon legi malnetan dokumenton, kiu enhavis kernon de la oficiala raporto prezentita de la lernejo al la edukaj komitatoj. En gxi traovigxis multaj enskribajxoj, kaj margxene kaj interlinie, kredeble aritaj de kolegino de la sinjorino dum la instruista interkonsiligxo. Tiuj enskribajxoj pruvas, ke en la oficiala reporto estas gravaj mensogoj. Mi tamen ne povas ilin malkacxi, cxar mi ne volas pli la sinjorinon kaj la enskribinton en pli malfacilan situacion. Mi bone scias, ke cxiu el la lernejo ne rajtas paroli plu ecx unu vorton pli detale ol tiun falsan fakton en la oficiala raportajxo.

Ankoraux dauxras la kritikado: Monataj revuoj Edukado (maj. '89, Kokudosxa) kaj La Dramo en Edukado (jun. '89, Dansei Sxoboo) respektive aperigis valorajn artikolojn pri la afero, precipe tiu lasta la specialan. Gxi enhavas la tutan scenaron de la dramo, la averton kaj admonon de la advokata asocio kto. Kompreneble la intervenoj en la edukon fare de la sxtataj instancoj estas draste riprocxendaj, sed tamen ne malpli ankaux la mamreguligo cxe la lernejo. En nia gubernio jam de cx. 20 jaroj la Sunflago estas akceptata kiel la nacia standardo, kaj Kimigajo kiel la nacia himno en cxiuj element- kaj mez-lernejoj, cxar la instruistoj sxatas memreguli. Oni diras, ke trudo de memreguligo jam farigxis sxatata taktiko de la instruistaj sindikatoj en multaj gubernioj. Kelkaj cxe ni ecx kritikas, ke en neniu lernejo en nia urbo Sagae sin trovas sindikato en la vera senco, kvankam cx. 80% de la instruistaro de la urbo apartenas al la tutgubernia instruista sindikato. Kredeble ne okazus tiu abomeninda afero, se ekzistus la vera sindikato.

S-ino NASU estas pia kristanino. Sxi estas tre entuziasma je la gvidado de siaj lernantoj, ankaux kuragxas defii tabuojn, sed cxi emas kontrauxstari la plimulojn en sia sindikato, kio igas la aferon des pli komplika, mi vidas.

La alia dramo, ludata sen scenaro ekster la lernejo, ankoraux ne finigxis. Kion oni pensas pri t.n. kejxime* en la lernejo Rjootoo? Cxiuokaze, mi dankus la lernejon kaj la koncernantojn pro iliaj lecionoj per malbonaj ekzemploj, same kiel furora verkisto s-ro INOUE, la eksestron de kompanio Recruit pro politika skandalo.

* Japanlingva vorto kun signifo "distingo", momente furora pro la Afero Recruit. Tamas pri la gxustigo de la afero.




Al nia esperanto-patrino

Hilda Dresen

didicxita por naskigxtago

Vi, nia panjo kara, tre amata,
Vi amon semas per la verda stel'
vastmonde de la homoj altsxatata,
kondukas nin Vi al brilanta cel'

Dedicxis Vivon Vi al Esperanto,
per gxi plen-plenas cxiu via hor'
Pli kara estas gxi ol diamanto
al koroj niaj, kaj al via kor'

Vi sentojn havas nur la noblanimajn,
instruas tielsame ankaux nin,
kaj igxis ni al vi parencpreksimaj,
ekamis cxiuj ni kiel gefiloj vin.

Ornamas vian kapon jam argxento,
sed vi laboras cxiam kun fervor'
dum taga lum', dum noktoj en silento -
esper' en rigardo kaj en kor'!

"Laboron amas vin!" ni povas diri -
senlima estas Via interes',
en la rigardo varma la kares'
ni cxiuj ofte devas vin admiri.

Laboro via cxiam plivastigxas.
Neniu anstatauxi povas vin,
laboro cxiam nur pliprofundigxas,
kaj cxiam, cxiam vi nur helpas nin.

Cxu jen, bezonas iu la konsilon
en la demandoj lingvaj, poezi',
ni cxiam trovas cxe vi la helpilon -
la vorto via estas kuracil'.

En cxio estas tamen tre modesta.
Vi, nia kara panjo, ho, patrin',
en viaj sentoj cxiamnur honesta,
cxarmega nia, vi, instruistin'!

Ni cxiuj sxatas vin el tuta koro,
ni, la estona samideanar'
kaj sxatas vin gxis nia lasta horo
la tua Esperanta amikar.

Vin, nia panjo kara, tre amata,
Vi amon semas nur per Verda Stel'
Vastmonde de la homoj altsxatata
kondukas nin vi al brilanta cel'.
Tallin, 11.V.1959




Benita Kaert

Amiko Mia

Amiko mia - hom' neripetebla,
Li cxiam zorgas pri komuna bon',
pri bon' persona zorgi jam ne eblas,
por tio mankas temp' al tiu hom'.

Sed bon' persona - kie tio estas?
Cxu gxi ne estas gxojo pri labor',
Cxu en sukcesoj niaj gxi ne nestas?
En por bonfaroj dedicxita hor'?

Cxu gxin ne estas bon', se ni batalu
por amikeco, paco kaj fratam',
ke cxie homo al la hom' egalu,
viv-vojon iru ni nur man' en man'.
Riga, decembre 1968



Daiyo-Kangoku

La tiraneca deteno-sistemo de Japanio

Hayasi Kazuo

En Japanio la plejmulto de la arestitoj estas detenataj en la specialaj cxeloj, kiuj trovigxas en la profundo de la plicoficeja konstruajxo kaj estas zorgeme kasxitaj de la ekstera mondo: Daiyo-Kangoku.* Oni finomas gxin "birdkagxo" aux "porkkesto". Efektive gxia formo ielsimilas la virdkagxo. Tie la aresittoj estas dum tagoj kaj noktoj obersataj el cxiuj direktoj, kontrolataj kaj direktataj pri cxiuj siaj sinmovoj, kaj plene rigardataj ecx en sia ekskreciado ne escepte de arestitinoj, En la tuta nokto viro-policisto gardobservas virinon en la kagxo. Sxi havas nenion por sxirmi sin kontraux liaj okuloj. Kelkaj raportas seksatencon de policistoj kontraux detenataj virinoj en Daiyo-Kangoku.

Sub Japan Imperio antaux kaj dum la 2a mondmilito Daiyo-Kangoku plenumis sian gravan rolon por subpremi laboristojn, farmkamparanojn, socialistojn, demokratojn kaj ecx religiulojn. Inter gxiaj viktimoj trovigxis ankaux ne malmulgau Esperantistoj. La plicoficejoj farigxis scenejo por torturoj.** Post la "Agreso en la Perle Haveno" en 1941 mulgaj senkulpuloj revenintaj el Usono kaj iliaj konatoj(!) arestigxis kaj suferi torturojn dum jaroj sen akuzo. (la Jokohama Afero)

Post kiam Japana Imperio falis en 1945, oni proklamis la novan Konstitucion de Japanio, en kiu ampleksa katalogo fundamentaj homaj rajtoj kaj liberecoj estis difinitaj, inkluzive personan sekurecon kez, liberigxon el arbitraj arestoj kaj detenoj, el torturoj kaj kruelaj traktadoj, same kiel rajtojn al plena defendo.

Sed restis Daiyo-Kangoku plu.

En la postmilita periodo la malbenita cxelo sole estis ankoraux cxiam scenejo por torturo kaj sendigniga traktado, sed pli mildigitaj kompare kun la antauxaj. Sed gxi ekhavis ankaux venenon en novigita formo: Multaj senkulpuloj, ordinaraj civitanoj samkiel kamparanoj, estis devigitaj konfesi sian puneblan faron, kiun ili neniam faris.

Cxar la arestito estas detenata en Daiyo-Kangoku, en la plicoficejo, policistoj esploras lin dum dek-kelkaj aux pli ol 20 horoj cxiutage, kun mianco kaj delogo, perforto kaj sxajnfavoro, kaj tio dauxras seninterrompe dum kelkdek aux pli ol cent tagnoktoj. Li igxas preskaux greneza, kaj perdas sin mem, gxis fine la senklupulo sin iluzias kaj rerakontas en iluziigxo la fikcion, kiun la plicistoj elpensis por fari lin krimulo, iluziite kvazaux li mem estus travivinta la malveron. Pri tiu psikiatria procezo rakontas multe da homoj kun teruro post eliluziigxo.

Laux multe da raportoj kaj studoj*** la japanaj jugxistoj emas pli-malpli al supertakso de konfeso dokumentita de justic policanoj aux prokuroroj. Se la akuzito asertas sian senkulpecon en proceso kaj diras, ke la konfeso en policejo estis frenezajxo, la jugxistaro pli kredas la dokumenton, ol la akuziton mem, cxar neniu povas doni ateston rpi tio, kio okazis la kasxita hermet-cxambro de plicoficejo kaj la sxlositaj cxeloj.

Lastatempe unu post alia en nova proceso agnoskigxis senkulpeco de tiuj, kiuj antaux multaj jaroj estis en verdikto kondamnitaj al ekzekuto aux gxismorta pulaboro pro sia konfeso. S-ro Menda, la unua el ili, estis kondamnita al morto en 1951 kaj liberigita senkulpo en 1983. Kiam li estis arestita en policoficejo oni pendigis lin de la plafono je kunsxnuritaj kruroj kaj batis lian korpon per bambuglavo, gxis li svenis, do oni versxis akvon sur lin por veki lin kaj denove komencis bati. Pere de tio kaj pluaj perfartajxoj la policanoj iom post iom kondukis lin per akraj krioj kaj milda persvado al la fikcia historio de krimfaroj, kiun ili elverkis. Li akuzigxis pro rab-murdo kaj aliaj krimoj, kiujn li neniam spertis. Post la definitiva kondamno s-ro Menda sencxese petadis la malfermon de nova proceso (revizio) el malliberejo. Tio dauxris cxirkaux 20 jaroj gxis la efektivigxo.

Do, oni povas konjekti, ke ankaux ne malmultaj senkulpuloj estis ekzekutitaj. cxar ili ne sukcesis pruvi sin senklupa. Fakte S-ro Menda atestas jene:

"Mi auxdis 70 malliberulojn, kiuj estis ekzekutitaj. Inter ili, 6 asertis sian senkulpecon. Cxirkaux 20 havis malkontenton pri la lasta verkikto (de morto) fare de la Plejsupera Tribunalo. Tiuj cxiuj rezignis pro ne-komunikeblo al la socio, pro manko de mono, malaperis al la ekzekutejo. Tio estas la nuna justica sistemo en Japanio!"****

* Lauxvorta traduko: substitua prizono
** Vidu: Kobajasxi Takijxi: "La 15a, 1928" (trad. de Nukina Y., 1987, Japana Esperanta Librokooperativo, Oosaka) La auxtoro mem estis murdita de policistoj per torturo dum deteno en policoficejo.
*** 例えば:渡辺保夫・伊佐千尋「病める裁判」文芸春秋社、1989 94ページ以下。 **** Amnesty News Letter, No.200, september, 1989, la Japana Filio de Amnestio Internacia, Tokio, p.9.
訳語について
  1. 法律用語は主に、UEA訳の世界人権宣言を、六法全書にある日本語訳と対照して決めています。
  2. titoloのdaiyo-kangokuは、英語の文献からそのまま持ってきたものです。最近では国連の各国委員も"daiyo-kangoku"と呼ぶくらいfi-famaになっていますし、悪名高くなればなるほど、日本政府への圧力も大きくなりますから、あえて、言い換えたり、-oをつけたりせずにおきました。
  3. deteni; deteno:拘留の訳語として日エス事典にのっているものですが、teach yourselfでは、detain, retenoとなっています。しかし、reteno(抑留)は少し意味が異なるゆに思います。arestoでも意味が通じる場合がありますが、arestoと別な言葉がないと不便です。結局、deteniを採用して、他の言葉で言い換えられるところは、できるだけdeteniを使わないようにしました。
  4. 「再審」の訳語として、teach yourselfにあるretrial→nova procesoを採用しました。日エスには、revizioとありますが、revizioに再審の意味を与えている辞書は他に見当たりませんでした。内容的にも、日本の再審制度は、単なる訂正ではなくて、新たな別個の訴訟です。ちなみにドイツでは revizio=上告 です。PIVが手許にないのでわかりませんが、いちおうrevizioはやめておきました。



De K-do W. Gilbert

Vicprezidanto de MEM

Tours, 30/12/89
Al pacamikoj Nanba Syozi, Kimiaki Kurita k aliaj estraranoj de JPEA!

Elkorajn bondezirojn mi sendas al vi okaze de la tute proksima jaro 1990. Gxi estu jaro de paco, malarmado kaj "nova ponso"! Mi kaptas la okazon por gratuli K.K. por lia bonega artikolo en "La Verda Kolombo" pri la vjetnamaj rifugxantoj. Gxi estas perfekte honesta kaj mi tradukis gxin en formo iom pli mallonga k "arangxita" sed samsignifa kompreneble, por la venonta N-ro de "Le Travaille Esperantiste". Dankon ankaux pro la regula sendado de La V.K. kaj gratulojn pro la regula apero de la japana "Paco"!

Via G



De K-do D. Blanke

Responde al saluto el G.K. de JPEA

Berlin, 1989-11-23
Kara kamarado Nanba Syozi!

Mi tre gxojas, kiam mi ricevis vian bildkarton el Japanio kun la subskribo de kelkaj al mi konataj kaj karaj kolegoj kaj kamaradoj. Mi dauxre tre agrable memoras mian restadon en Japanio kaj miajn kontaktojn kun vi, Kurita kaj aliaj.

Mi esperas, ke la agado de JPEA bone progresas kaj ke ni havos eblecon revidigxi en la estonteco.

Kore salutas Via
Detlev Blanke



S-ino Ai Midori sub Truda Trakto de la dunginto

S-ino Ai Midori, aktiva membro de JPEA, zorganto pri elsenda afero de la organo, estis devigita de sia dunginto Fujiya, kukfabrika firmao, sxangxi sian longjaran laboron en Ekzamena Cxambro al fizika laboro trakti pezan mason de kartonaj kestoj. Tio devenas de volo de la dunginto peli laboristojn, kiuj emas kuragxe montri sian opinion, kaj dungi junajn en pli malalta salajro. Detalon ni publikos en venonta numero.



Peresperanta Packaravano

Organizita de la Japana Sekcio de MEM


Pete al la pacamikoj en vizitotaj landoj

Laux la oficiala decido de la organizo, la Japana Pacdefenda Esperantista Asocio (= la Japana Sekcio de MEM) organizas peresperantan pac-karavanon. En cxi-rilato ni, japanaj MEManoj, forte petas helpon de la esperantistoj en vizitotaj landoj, kaj ankaux pacamikoj en aliaj landoj krom la menciitaj, cxar ni havas en perspektivo aliajn planojn. Ni deziras viziti iutage cxiujn landojn kie estas MEManoj. Parenteze nia entrepreno estas unuafoja provo kaj ni ankoraux ne estas suficxe certa, cxu ni sukxesos varbi suficxe da neesperantistoj-pacamikoj cxifoje. Sed ecx en la okazo de unuafoja malsukceso de la ekspedo kun cxikuna tagordo, ni provos plu kun modifitaj planoj gxis fina sukceso.

Celoj de la karavano

Pordon malfermis la nova jardeko por la homaro. Ni eniris en la novan historian stadion, en kiu la vorto paco signifas ne nur senmilitecon, sed ankaux konservadon de bonaj medioj kaj preventon de cxiuj dangxeraj faktoroj por la homara pluvivado terglobskale. Esperanto estas mirinda armilo ankaux por tia plilargxigita senco de paco. jen kial ni invitas neesperantistajn pacamikojn partopreni laux nia iniciatovo en la kimuna diskutado, komuna spertado, la komuna enspiro de nova aero tergloba.

Karakterizaj punktoj de la karavano

La karavano konsistas el neesperantistoj kaj esperantistoj, tiel ke tiuj cxi povos helpi tiujn partopreni en interpopolajn diskutadojn, kaj siaflanke esperantistoj povos konvinki ilin pri la utileco de Esperanto.

Cxifoje ni antauxvidas partoprenon de pluraj lernejaj instruistoj, elektinte auxguston por la vojagxa monato. En la momento, kiam ni estos certa pri kiuj partoprenos (nome, komence de aprilo), ni denove kontaktos eksterlandajn kunlaborantojn kun pli detala informo pri ni.

Niaj grandaj petoj al pacamikoj en vizitotaj landoj

Ni estus tre gxojaj, se vi sciitus al ni, unue, kiel vi pensas pri nia principo kaj celo, kaj cxu vi akceptos la karavanon en via lando. Espereble vi sciigu ankaux kion vi atendas de viaj japanaj pacamikoj kiam ili estos en via lando. La karavanoj deziras prepari sin bone por la vojagxo.

Dato
1990
semajntago Urboj (loka horo)
vehikloj
Rimarkoj
1-a
de auxg.
merkredo de Tokio....12:55
per SU 578
al Moskvo....18:20
Ekflugo el NARITA
Tranokto en Moskvo
per transira vizo
2-a jxauxdo de Moskvo....09:00
per SU 101
al Varsovio....09:00
Alveninte tuj al Hotelo en Varsovio
dumtage libera
vespere INTERAMIKIGXO
3-a vendredo de Varsovio....21:25
litvagone
busa vizito al Domo de Chopin,
memorajxo de rezistado.
4-a sabato de OR. BERLINO....07:46 Grupe al vidindajxoj
en la urbo
Vespere INTERAMIKIGXO
5-a dimancxo ORIENTA BERLINO Buse al Sachsenhauzen
Vespere koncerto
6-a lundo ORITENTA BERLINO Buse al POTSDAM
Vespere INTERAMIKIGXO
7-a mardo de OR. BERLINO matene
auxtobuse
al DRESDENO atm
Buse al DRESDEN.
Ptm. al Belarta Muzeo
Vespere INTERAMIKIGXO>
8-a merkredo de Dresdeno....14:48
litvagone
Grupe al vidindajxoj en la urbo
Vespere INTERAMIKIGXO
9-a jxauxdo al BUDAPESXTO....05:05 Grupe al vidindajxoj
en la urbo
Vespere INTERAMIKIGXO
10-a vendredo de BUDAPESXTO....07:00
per MA 830
al SOFIO....09:25
Grupe al vidindajxoj
en la urbo
Vespere INTERAMIKIGXO
11-a sabato SOFIO Ekskurso kun Esperantistoj
Tradicia prezentado
12-a dimancxo SOFIO Libera. Reiripreparo.
13-a lundo de SOFIO....11:30
per SU 172
al MOSKVO....15:15
de MOSKVO....18:30
per SU 587
Hejmen tro Moskvo
14-a mardo al Tokio....09:15 Disigxo cxe NARITA



Letero de s-ro Karel Kraft

La 8an de nov. 1989
Estimata samideano,

koran dankon por LVK, kiujn mi jhus ricevis kun aparta folio kun apelo kampanji kontrau amasmurdiloj. Laborante por Esperanto kaj uzante ghin depost mia junagho mi taksas la lingvon kiel tre taugan ilon por interkomprenigho kaj interfratigho de popoloj - sekve mi chiam ankau kontrauis nukleajn armilojn, sed ne nur nukleajn armilojn, jam servante devige en la armeo mi agis kiel principa militkontrauulo.

Tiu chi alvoko ne estas la unua, kiun mi ricevis: plurfoje mi ricevis ilin kaj mi obeis al al alvokoj kaj organizis ilian subskribadon. Minimume du temis ankau pri Hiroshima kaj Nagasaki. Sed nun mi nur kun hezito prenas en miajn manojn vian subskribilon por prezenti ghin al miaj amikoj kaj konatuloj. La tempoj iom shanghighis. Mi konvinkighis, ke la homoj che ni ne volonte akceptas, se mi alkrochas al ili kun tiaj entrudighoj. Nanba Sghoozi priskribas sian kampanjon apud iu Oosaka-a relvojstacio, kie li dum duonhoro sukcesis kolekti 9 subskribojn. Tiajn kampanjojn oni konsiderus che ni neprodutivaj. Fakte mi ne spertis kaj ne audis pri iu simila en nia lando dum la lastaj dudekjaroj. La lasta, antau dudek unu jaroj, kiun mi ankau volonte subtenis per subskribo, postulis foriron de fremdaj armeoj el nia lando. Se kampanji, do nur en privateco, de persono al persono. Kaj ech tiam mi aspektas ia strangulo: che@a civitano jam intue suspekte rigardas similajn lanchojn post multaj spertoj pri ilia vaneco. Tamen mi denove, kiel kutime ekeksperimentis che mia edzino. SHi ne volis ofendi min, shi fine subskribis la alvokon, sed shi glosis mian klopodon per amaraj rimarkoj pri ghia vanteco. Sabate venis vizite mia bofilo, tiu rekte rifuzis subskribi la alvokon pro ghia neutileco kaj akompanis sian rifuzon per aludo de aliaj kontrauhomecaj agadoj, kiujn ni konstante povas sperti en nia propra lando akj kiujn ni ne sukcesas elsarki. Poste mia filo, dum interparolo, kun indulga mieno kapjesis, ke li do subskribos, sed poste, babilante, ni che lia foriro forgesis pri tio. Vizitis nin genajbaroj kaj kiam mi prezentis al li la tekston, li hezite respondis: "Tion mi ne komprenas. CHu tio havas sencon? La chefrolanto faros chiukaze tion, kion ili volos". Al la dua vizitanto, ankau laboristo, mi jam ne kuraghis prezenti la alvokon. Morgau mi kunprenos la subskribon en nian E-rondeton en urbo Pribram. La rezulton vi vidos sur la subskribilo, kiun mi aldonos al chi tiu letero.

La sorto de Hiroshima kaj Nagasaki figuras antau ni kiel averta krisigno che la misvojigho de la homaro. La konstanta perfektigado de la nukleaj armoj prezentas ech multe pli dangheran monstran katastrofon kaj tial chiu pensema homo devas koncentrigi siajn fortoj al minimumigo de tiu chi danghero. Mondskala subskriba kampanjo, kiel chi tiu de La Tria Ondo, povas havi sian sencon, se spontanea. Tamen ghi prezentas nur guton en la maro de la komplekso de la agoj, kiuj determinas pacon au militon. Fakte en la bunta mozaiko de la homaj faroj chiu faro iel influas la sanan ekvilibron de la socia vivo. La nunaj problemoj de la cxehxa popolo shajne tiom absorbas ghian atenton, ke prezento de aliaj, pli larghskalaj, pli homaranecaj ideoj ghi jam anticipe rifuzas. Tion konsciante mi devas bremsi mian tenton konatigi miajn kunhomojn kun problemoj, kiuj en la nuna konstelacio de la nacia sorto ili ne volas au ne povas kompreni. Mi klopodas chiun mian porpacan agadon adapti al la cirkonstancoj kaj elekti nur tiun, kiu ne elvokas suspekton, kontraustaron au indiferentecon. Ekzemplo: Antau kelkaj tagoj mi farighis che nia landlimo atestanto de la amasa forkuro de germanoj tra nia lando el unu germana lando en la alian. Kiom ili pensus pri mi, se mi al ili, kiuj jhus forlasis siajn hejmojn, prezentus la alvokon kun peto subskribi ghin? Mi ridindigus. Iom parence impresas min la nuna konduto de che@oj. Ili shajnas al mi esti infekitaj per apatio pri ilia malkapablo solvi siajn proprajn vivproblemojn. Impresas min korshire ilia manko de volo shanghi sian propran sorton. Tiaj homoj kia Vaclav Havel estas raraj esceptoj. Sed la glacimonto jam komencas movighi. Badaurinde tro malfrue pro ne kauzi novajn damaghojn. Ni esperu, ke post la forpaso de la dolora transa periodo la nivelo de nia socia vivo denove normalighos kaj la popolo estos pli atentema al la tuthomaraj konceptoj.

Kun elkoraj salutoj

Karel Kraft
Almete: subskribilo

[要旨] 送られてきた ヒロシマ・ナガサキ署名に取り組んでみた.私の国では反応がよくない. 無関心と無力感が広がっている.先日もう一つのドイツに出ていくドイツ人を目撃したが,彼らに署名を要請したら, 問題にされないだろう. しかし ヒロシマ・ナガサキは人類にとって警告の「!」サインだ.集めた署名を同封する.



LETERO DE S-ro Svetislav Kanacki

La 18an de nov. 1989
Estimata Redakcio,

La 3an de novembro mi skribis al Vi kaj dankis pri la gazeto "La Verda Kolombo" de la N-ro 97 oktobro.

La 10an de novembro mi ricevis N-ro 96 septembro; Do la numero de oktobro venis pli frue ol la septembro.

La artikolo ONDO DE PACO tushis mian koron kaj la korojn de chiuj kiuj legis tiun numeron en nia Esperanta rondo. Ni esperu ke neniam plu okazu la sama au simila situacio, kie homaro devus sperti similan tragedion la mondo. La morto estas morto kia ajn maniere ghi estis farita, farata au farota. Ni devus kontraustari chiujn perfortajn mortojn, la natura morto estas la sola kion oni ne povas shanghi. La milito estas ne dezirata kie ajn ghi estas okazanta.

La artikolo pri la PORTOMANGHUJO ankau estas kortusha, kaj same devus esti legata per plimulto da homoj kiuj ne konas la situacion kiuj okazis en la tempo de tiuj teruraj jaoj de la monda milito. Ni devas instrui junan generacion, kaj komprenigi ilin pri la malamo kion estis inter homoj kaj estroj de la shtatoj, kiuj metas en la kapon de la homoj, ke ili devus doni sian vivon por la chefestro de la shtato kaj la ideo de iu politika partio. La politiko shanghighas de tempo al tempo, sed la homa vivo neniam. Se homaro akceptas ke ni estas chiuj samaj sub tiu chielo, kaj ke ni estas fratoj kaj loghantoj sur tiu tero, kaj ke vivo estas mallonga, kial do ni mallongigu ghin.

Char ni havas Esperanto-radio-programon unufoje semajne, kaj mi estas iniciatinto kaj preparas parton de nia radio-programo, mi uzis artikolojn el la "La Verda Kolombo" por nia disaudigo, mi esperas ke vi ne havas ion kontrau la uzado de la artikoloj el viaj gazetoj.

Pro la fakto ke mi ricevis chi tiun numeron tro malfrue por resendi subskribitan folion kiun vi sendis por la kolekto de la subskriboj. Mi do sendas ghin al vi ech se eble estas tro malfrue. Mi faris mian parton por kolekti subskribojn.

Karaj pacamikoj mi kaj miaj kolegoj salutas vin, kaj deziras al vi plenan sukceson en via agado, por nuligi nukleajn armilojn kaj prizorgi la pacon en la mondo.

sincere Via

S. Kanachki

[要旨] La Verda Kolomboの「平和の波」の記事に心を打たれた. 「焼けた弁当箱」もよかった.週に一度のラジオの番組を担当しているので,La Verda Kolomboの記事を使わせてもらいたい.集めた署名を同封する.



Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp